 Afiŝo de la ĉi-foja ekspozicio |
La 7-an de majo okazis la ekspozicio "Renkontiĝo al la futuro: Ekspozicio pri Tutgloba Media Ŝanĝo" en la Taiwan-a Muzeo en Taibei, ĉefurbo de la provinco Taiwan de Ĉinio.
La ĉi-foja ekspozicio montras sian temon pri "Vizaĝe al la aktuala mio en la urba vivo, strebe al la esence vera egoo, fronte al la futura memo" al la vizitantoj per virtualaj realaĵoj, cirkonstancaj spertoj, kulturaj kreaĵoj kaj aliaj manieroj. Oni esperas ke la publiko lernos de la pasinteco, pensos pri la nunaj problemoj renkontataj de la terglobo kaj kaptos la tendencon en la estonteco por optimisme "renkontiĝi al la futuro".
En la ekspozicio estis eksponitaj 131 animalaj kaj plantaj ekzempleroj kiuj reprezentas preskaŭ ĉiujn speciojn de la tuta terglobo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng