Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nenio povus forpreni mian sunon (I)
2012-05-10

de GUO TIE

 

    "Mi malsaniĝis en la mateno de la 21a de aŭgusto 2011. Ellitiĝinte mi iris al la pordo. Subite mi svenis kaj bavis. Miaj membroj konvulsiis, kaj mi perdis konscion."

 

    En la 2a de februaro 2012 oni rimarkis artikolon "For Kancero!" en socia retpaĝaro Tianya.

 


Xiong Dun rakontas pri sia kuracado per bildstrioj

 

    Post mallonga enkonduko estis bildstrio. La aŭtoro de la bildstrio Xiong Dun naskiĝis en la 1980-aj jaroj kaj ŝatas verki bildstriojn.

 

    Xiong Dun kreis pli ol 60 bildstriojn pri sia batalo kontraŭ kancero, kaj la retaj vizitantoj de ŝiaj verkoj kalkuliĝas al pli ol du milionoj. "Fortulo", "amo", "firmeco", "optimismo" estas komentoj de la vizitantoj.

 

    Xiong Dun diris: "Nenio povus forpreni mian sunon en la koro. Oni povas liberiĝi el ĉia ajn malfacilo, se oni havas firman fidon kaj optimistan animstaton."

 

    Antaŭ la kancero

 

    "Jam kvin monatoj pasis depost mia malsaniĝo kaj enhospitaliĝo, kaj pro tio mia vivo estas dividita en du partojn."

 

 
Memportreto en mikroblogo de Xiong Dun

 

 

    Matene de la 21a de aŭgusto 2011 Xiong Dun falis planken en sia luprenita loĝejo en Pekino. Ŝi iom post iom rekonsciiĝis en la ploro de sia kunloĝanto Aimi.

 

    Post ekzamenado oni proponis al ŝi enhospitaliĝi. "Tiam mi ne konsciis kian malsanon mi suferis, kaj nek pensis pri sekvaj suferoj."

 

    Xiong Dun estis diagnozita kiel suferanto de limfomo. Kancero segmentis ŝian vivon en du tute malsamajn mondojn. "Antaŭ malsaniĝo mi estis tre forta, tial mi ofte aktivis nokte kaj ripozis tage kaj manĝis tute laŭ mia plaĉo. Mi neniam zorgis pri mia sano. Post malsaniĝo mi vegetis en hospitalo. Mi vidis grizblankan plafonon kiam mi malfermis la okulojn. Kemia terapio, preno de medikamentoj, ekzameno de korpo-temperaturo, leŭkocitoj kaj tiel plu... La tagoj estis langvoraj."

 


Xiong Dun en hospitalo kaj ŝiaj bildstrioj

 

    Tamen la malsano ne povis konkeri ŝin. Male optimismo kaj humuro montrita en ŝiaj bildstrioj fortigis ŝin en la batalo kontraŭ la malsano. Ŝi tiel komentis la motivon de verkado de "For Kancero!": "Kion la vivo donas al mi, bonŝancon aŭ malfacilon, ĝojon aŭ doloron, feliĉon aŭ ĉagrenon... ĉio povas esti materialo de mia verkado."

 

    En bildstrioj Xiong Dun kun malsanula vesto ofte kuras tien kaj ĉi tien kun du oreloj similaj al tiuj de granda pando sur sia kapo; ŝi elmontras amon al gracia kuracisto kaj petolas kun zorgema flegisto. Ŝi estis ĉiam aplomba kaj senzorga fronte al kemia terapio kaj la malsano.

 

    Kiam la malsano estis fine konfirmita, Xiong Dun devis akcepti torakan punkcion. En ŝiaj bildstrioj toraka punkcio estas priskribita kiel titana ŝtala kudrilo trapenetranta ŝian bruston, kaj la procezo de netutkorpa narkozo ankaŭ teruris ŝin. Tamen post efemera doloro, la karn-strio kiel patologia specimeno elprenita el ŝia brusto estas priskribita de ŝi kiel "eksterterulo". Similaj reagoj ofte ridigis la kuracistojn kaj flegistojn.

 

    "Mi esperas, ke miaj bildstrioj povos amuzi homojn, kaj sincere deziras al mi mem baldaŭan resaniĝon!" Xiong Dun interpretis sian senzorgemon kiel ĝojon en malfacilo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng