Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nenio povus forpreni mian sunon (II)
2012-05-10

de GUO TIE

 

    Ĉagreno

 


Xiong Dun antaŭ malsaniĝo 

 

    Xiong Dun naskiĝis en Lishui, Zhejiang, 1982. Diplomiĝinte el universitato, ŝi sola iris al Ŝanhajo kaj ricevis laboron kiel dezajnisto en iu konfekcia kompanio, kun monata salajro de du mil juanoj. Por aliĝi al la klubo de fanoj de Michael Jackson ŝi rezigni laboron en Ŝanhajo kaj migris al Pekino.

 


Eldonita verko Kreskado de Knabino 

 

    En la jaro 2007 Xiong Dun famiĝis kiel ĉina Takagi Naoko (fama japana vinjetisto) pro sia verko Kreskado de Knabino. Ŝi prenis sin mem kiel modelon de la heroino en la verko kaj registris la kreskadon de la knabino en la aĝo de 2 jaroj ĝis 28 jaroj.

 

    "En la 1-a de majo 2007, inspirite de Grafitio (pentristo pri plenkreskuloj) mi plenumis la unuan pentraĵon, la unua bildstrio pri plenkreskulo en mia vivo. Mi tre ŝatis lian stilon kaj imitis lin. Post tio instigite de Grafitio kaj estro de lia retpaĝaro, mi komencis verki pentraĵojn pri rakontoj de knabinoj."

 

    En la aĝo de 16 jaroj ŝi spertis unuan amon; 24-jara ŝi maturiĝis post amdoloroj, kaj post du jaroj ŝi ekpreparis sin por edziniĝo; 28-jara ŝi ankoraŭ deziris edziniĝi, kvankam spertinte multajn suferojn. Sed nun preskaŭ 30-jara ŝi restas sola.

 

    Post sukceso de Kreskado de Knabino, Xiong eldonis alian verkon Rakontoj de Knabino. La originalaĵoj venis el ŝiaj spertoj de dekjara migranta vivo.

 

    Same kiel ĉiuj aliaj junuloj foraj de siaj hejmlokoj, Xiong Dun plurfoje serĉis loĝejojn kaj multe suferis de transloĝiĝo. Dume ŝi renkontis amikecon kaj forpelon de domoposedantoj kaj spertis dom-serĉon en meznokto. Kiam ŝi ŝparis monon por aĉeti domon per amortizo, draste altiĝis la prezo...

 


Xiong Dun restas optimisma malgraŭ la malsano. 

 

    En la verko For Kancero Xiong daŭrigis rakontojn de si mem, tamen la legantoj ne nur amuziĝis per la bildstrioj, sed ankaŭ kortuŝiĝis de ŝia optimismo. Malsame ol aliaj famuloj devenantaj el la malsupra klaso, Xiong ne propagandis altruismon, sed nur elmontris sian sintenon.

 

   En batalo kontraŭ kancero ĉagreno kaj timo estas neeviteblaj. En ŝiaj bildstrioj troviĝas "tumoro pli granda ol koro". Simptomoj, ekzemple tuso, doloro ĉe ŝultro, facia edemo, estas strikte rilataj al la tumoro. La plej granda ĉagreno estas tio, ke pro tumoro kaj kemio-terapio ŝi ne aspektas plu kiel film-stelino Lin Brigitte. Kiam frizisto tondis ŝian longan hararon, ŝi neniel povis sin deteni de larmoj.

 

    Sturmi!

 

    "Bonan matenon! Hodiaŭ mi iros al hospitalo, kaj komencos novan kemio-terapion. Ĝoja tempo de pentrado baldaŭ ĉesos. Por memoro mi faris foton, ke niaj familianoj kolorigas la bildstrion."

 

    En la 19a de marto Xiong iris al hospitalo por la lasta seanco de kemio-terapio. Antaŭ kuracado ŝi enŝutis bildstrion en sian mikroblogon. "La lasta batalo! Sturmu!" Kriante la knabino kun oreloj similaj al tiuj de granda pando sur sia kapo kaj bajoneto en la mano kuraĝe kuras al la perversa kancero.

 


 "Lasta Batalo", bildstrio verkita antaŭ la lasta seanco de kemio-terapio 

 

    "Strebu! Xiong Dun" "Mortigu ĝin!"... pli ol kvincent komentoj sekvis la bildstrion por kuraĝigi la verkinton. Antaŭ la kemio-terapio Xiong Dun ne forgesis diri al siaj legantoj kiel facile legi la bildstriojn, montri kuraĝigan leteron el usona amiketo, kaj diskuti kun aliaj pri pentrado.

 

    La kuraĝo kontraŭ kancero venas el ŝia firma volo kaj optimismo kaj ankaŭ el kuraĝigo kaj zorgemo de ŝiaj familianoj kaj amikoj.

 

    En la verko For Kancero ankaŭ la patro de Xiong Dun havas du similajn orelojn sur la kapo. "Mia patro estas ridemulo en miaj bildstrioj. Fakte li estas tradicia patriarko." Vidante, ke lia filino ploras pro razita kapo, li ĉiel klopodis amuzi ŝin.

 

    "En la unua nokto kiam mia patrino akompanis min, la kancero doloris min komence nur ĉe la ŝultroj, sed baldaŭ ĉe la brusto tre forte kiel mano enŝovinta en mian korpon knedis la koron." Tamen Xiong Dun perceptis ne nur doloron, sed ankaŭ amzorgon kaj maltrankvilon de sia patrino.

 

    En bildstrioj Xiong Dun registris la scenon, ke ŝi endormiĝas kune kun sia patrino, kiam ŝi estis bebo. "Mi ne scias, kiel aliaj infanoj endormiĝas. Ekzemple iuj povas endormiĝi nur karesante la vizaĝon aŭ la orellobon de sia patrino. Sed mi povis endormiĝi karesante la lipojn de mia patrino. Mi pensis, ke nun mi ne plu dependas de mia patrino, tamen... En la unuaj kelkaj noktoj post la malsaniĝo, mi povis endormiĝi premante la manon de mia patrino. Ŝia mano estis varma kaj maldelikata, tamen ĝi povis kvietigi kaj endormigi min."

 

    Vespere de la 3a de marto Xiong Dun kaj ŝia verko For Kancero aperis en televida programo, kaj pro tio pli da homoj ekkonis ŝin. Programo-prezidanto Bai Yansong diris: "Eble nun ŝi ne povas komplete resaniĝi, tamen ŝi povas senĉese kreskigi sian pozitivan energion. Optimismo, firmeco kaj kariero povas pliigi ŝian pozitivan energion, kaj pro tio eble malkreskus la negativa energio, ĉu ne?"

 


Knedpastaj figuroj faritaj de ŝiaj blogo-legantoj laŭ la bildstrioj de Xiong Dun 

 

    En la 26a de marto Xiong Dun diris al siaj mikroblog-amikoj: "Mi jam finis la kemio-terapion kaj elhospitaliĝis! Donu al mi du tagojn kaj mi vigliĝos!"

 

    En la 6a de aprilo Xiong Dun renovigis sian mikroblogon kaj adiaŭis siajn amikojn. "Mi flugos hejmen! Ĝis julio en Pekino!"

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng