2012-05-11
 Malferma ceremonio de la Tombejo de la Martiroj de la Ruĝa Armeo |
|
 En la tombejo |
|
 Geknaboj prezentas florojn al la martiroj. |
La 9-an de majo estis oficiale malfermita la Tombejo de Martiroj de la Ruĝa Armeo de la Sichuan-Shaanxi-a Revolucia Bazloko, la plej granda tombejo de martiroj de la Ruĝa Armeo en Ĉinio. La tombejo troviĝas en la gubernio Tongjiang de la urbo Bazhong, Sichuan-provinco.
Post 7-monata rekonstruado rilataj departementoj en Tongjiang transloĝigis 11 428 tombojn de 17 225 martiroj disiĝantajn en 50 tombejoj en la Tombejon de Martiroj de la Ruĝa Armeo kaj tie pace ripozas pli ol 25 000 martiroj.
La tombejo kun areo de 1 800 muoj konsistas el placo, trairejo, memoriga portalo, tombozonoj kaj memoriga halo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|