Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Verko de la Jaro 2011
2012-05-14

 

 

    Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verkode la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verkode la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova kun 7 ricevitaj voĉoj, ĝin sekvas alia hajkaro: Rudimentaj momentoj de Lilia Nikolova kun 6 voĉoj.

 

    Sekvas en la listo Esperanta versado de Jaroslav Krolupper (4 voĉoj), Epizodoj de Lode Van de Velde (3 voĉoj), La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson (2 voĉoj) kaj La silika hakilo de Jorge Camacho (1 voĉo). Ne ricevis voĉojn Orgeno de Mihail Ŝĉerbinin kaj Poemoj pri diversaj universoj de Sébastien Garant.

 

    La premio La Verkode la Jaro estas aljuĝata per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro, kiu iniciatis la premion en 1975 kaj aljuĝis ĝin ĝis 1986. Sekvis dek-jara paŭzo ĝis la premio reviviĝis en 1997, ekde tiam la premio estas atribuata al poezio en neparnombraj jaroj kaj al prozo en la jaroj parnombraj. Nuntempe la premion administras la Esperanta PEN-Centro.

 

    Listo de la libroj gajnintaj la Premion LaVerko de la Jaro:

 

    1976: Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano

 

    1977: De tempo al tempo de Giorgio Silfer

 

    1978: La granda kaldrono de John Islay Francis

 

    1979: Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano, La turoj de l’ ĉefurbo de Mauro Nervi

 

     1980: Sur la vivopado de Nicolino Rossi

 

    1981: La Litomiŝlatombejo de Karolo Piĉ

 

    1982: Lappar, la antikristo de Endre Tóth

 

    1983: La blinda birdo de István Nemere

 

    1984: Ne aljuĝita

 

    1985: La monto de István Nemere

 

    1986: La alta akvo de István Nemere

 

    1997: El miaj sonoraj soloj de Miguel Fernández

 

    1998: Durankulak de Sabira Ståhlberg, La Tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano

 

    1999: Karnavale de Abel Montagut

 

    2000: Neniu ajn papilio de Trevor Steele

 

    2001: Havenoj de Mauro Nervi

 

    2002: La fermata konko de Julian Modest, Krias la silento de István Nemere, Tilla de Spomenka Štimec

 

    2003: Cetercetere de Jarlo Martelmonto

 

    2004: Memor’ mortiga de Sten Johansson, Tarokoj kaj epokoj de Christian Deklerck

 

    2005: Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj de Ulrich Becker

 

    2006: Hodler en Mostar de Spomenka Štimec

 

    2007: La lingvo serena de Baldur Ragnarsson

 

    2008: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra

 

    2009: Kajto de Mikaelo Bronŝtejn

 

    2010: Vizaĝoj novelaro de diversaj aŭtoroj

 

    2011: Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova

 

Halina Gorecka

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212verko/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng