Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 5-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Republiko okazis en Pekino
2012-05-14


En la 5-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Republiko 
 

Wen Jiabao prezidas la kunvenon de gvidantoj de la tri landoj. 

 

    En la 13-a de majo en Pekino okazis la 5-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Republiko. Al la kunveno ĉeestis Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, Lee Myung-bak, prezidento de la Korea Republiko kaj Yoshihiko Noda, japana ĉefministro. Kaj la kunvenon prezidis ĉina ĉefministro Wen Jiabao.

 

    La tri-landaj gvidantoj retrorigardis la progreson akiritan de la tri landoj dum la kunlaboroj en la pasinteco, pluapaŝe klarigis la celon kaj la gravan punkton en la estonteca kunagado, kaj profunde interŝanĝis siajn opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj kiuj estas komune zorgataj de ili. La gvidantoj konsentis oficiale komenci la traktadon pri liberkomerca zono en la kuranta jaro kaj subskribis investajn konsentojn inter la tri landoj.

 

    En la kunveno partoprenis ankaŭ Yang Jiechi, ĉina eksterafera ministro, Zhang Ping, estro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, Chen Deming, ĉina komerca ministro, Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro en Japanio kaj Zhang Xinsen, ĉina ambasadoro en la Korea Republiko.

 

    Post la kunveno la gvidantoj de la tri landoj ĉeestis al la subskriba ceremonio de interkonsentoj pri investado pliiga, oportuna kaj protekta. Kaj fine ili kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng