Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Universitato de Internaciaj Komerco kaj Ekonomio en Pekino okazigis la 3-an Internacian Kulturan Festivalon
2012-05-14

 
La inaŭguron prezidas Zhao Xiuzhong, vicprezidanto de la Universitato de Internaciaj Komerco kaj Ekonomio en Pekino.
 

Parolas la brazila ambasadoro. 
 

La studentoj gustumas hispanajn etmanĝaĵojn. 

 

    La 12-an de majo inaŭguriĝis la 3-a Internacia Kultura Festivalo en la Universitato de Internaciaj Komerco kaj Ekonomio en Pekino. La festivalo kun la temo "Kreski kun la Mondo" enhavis 6 partojn, t. e. inaŭguro, prezentado de internaciaj moroj, arta prezentado, simula pintkunveno, kantkonkurso en diversaj lingvoj, konkurso pri komerca intertraktado. Interalie la parado de vestoj kaj arta prezentado konigis al la vizitantoj diversajn morojn internaciajn. En la prezentado pri ĉinaj kostumoj vidiĝis vestoj en diversaj periodoj nome de la antikva tempo ĝis la moderna tempo, kaj tiu pri la eksterlandaj kostumoj ĉefe vestoj en la moderna stilo.

 

    Krome, dum la festivalo okazos en Pekino la Disvolva Forumo por eksterlandaj studentoj el ĉinaj superaj lernejoj, futbala konkurso inter ĉinaj kaj alilandaj studentoj kaj vojaĝo per biciklo en Pekino.

 

    La desegno de la talismano de la festivalo Bebo-U estis ĉerpita el la elemento de la tero en emblemo de la universitato, ĝi per la personigaj, afablaj kaj amindaj figuro kaj movo simbolas la internaciigon kaj malfermon de la Universitato de Internaciaj Komerco kaj Ekonomio en Pekino.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng