Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Trejniĝo por laboro kaj vivo
2012-05-16


Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong faras parolon. 
 

Ĉeestantoj en la kongreso 

 

    La 14an de majo en Ŝanhajo Unesko kaj la ĉina registaro kune okazigis la trian Internacian Kongreson pri Teknika kaj Profesia Edukado kaj Trejnado. Pli ol 800 personoj el 117 membroj de Unesko kaj 72 internaciaj organizoj ĉeestis al ĝi kaj diskutis pri ĝia ĉeftemo "trejnado por laboro kaj vivo".

 

    Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong faris parolon en la inaŭguro. Ŝi diris, ke la profesia edukado kiel grava parto de moderna nacia edukado estas malfermita al ĉiuj en la socio, kaj ludas signifoplenan rolon por stimuli dungadon, prosperigi ekonomion, elimini malriĉecon, certigi justecon kaj socian harmonion. La ĉina registaro alte atentas la profesian edukadon, persistas en la orientiĝo de dungado, integras industrion kaj edukadon, starigas modernan profesian eduk-sistemon, bakas altkvalitajn talentulojn por la moderniga konstruado.

 

    La antaŭaj du kongresoj okazis en Berlino, Germanio en 1987 kaj Seulo, Korea Respubliko en 1999.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng