Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mezorienta kunveno en Turkujo
2012-05-16

 
Hasankejf: gelernantoj de Murat Ozdizdarkun Danielo el Aŭstralio kaj Lakbira el Maroko

 

    Ĉi-printempe la Esperanto-klubo de la lernejo "Uskudar American Academy" organizis la 5an Mezorientan Kunvenon en Turkujo. La kunveno okazis en Gaziantep (mezorienta Turkujo) inter la 6a kaj la 8a de aprilo. Kvardek homoj partoprenis el kvin kontinentoj. La plej nombra grupo estis turkoj.

 

    Dum la kunveno okazis diversaj kunsidoj kiel kurso de Esperanto gvidita de Rafaelo Mateos el Hispanujo; Mert (mezlernejano el la regiono) prezentis sian kreitan artefaritan lingvon OLESI en Esperanto kaj parolis pri Suda Sudano; Hati kaj Ben (nia plej fidinda partoprenanto kaj amiko) prezentis sian kelkmonatan vojaĝon en Suda Ameriko (precipe en Ekvadoro). Posttagmeze ni vizitis la malnovan urbonparton.

 

    La 8an matene ni komencis turisman vojaĝon per buseto. Nia unua ekskurs-celo estis Halfeti, kie malnova vilaĝo subakviĝis post la konstruo de la digo sur la rivero Eŭfrato; tie ni faris boat-vojaĝon tra la rivero vizitante la vilaĝon survoje. Posttagmeze ni estis en Urfa, la urbo de profetoj… Ni loĝis en 300-jara domo en Urfa. Vespere la grupo de esperantistoj aŭskultis la lokan muzikon kaj dancis.

 

    La 9an de aprilo frumatene ni ekiris al Mardin kaj pasigis tutan tagon tie. La lastan tagon atendis nin longa vojaĝo, ni unue vizitis la monaĥejon de sirianoj kaj poste vizitis Dara-n, la antikvan urbon de la persa imperiestro Dario. De tie ni direktiĝis al la kelkmil-jara urbo Hasankejf, kies destino estos subakviĝo post la konstruo de granda digo post du jaroj.

 

    Entute estis lacigega sed kontentiga vojaĝo tra veraj mezorientaj antikvaj urboj en sudoriento de Turkujo.

 

Murat Ozdizdar

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212turkujo/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Per legado de versaĵoj Esperantaj alkutimiĝu al penso kaj esprimo en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng