2012-05-22 En la 97-a UK en Hanojo denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.
Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, moonmont@pt.lu.
La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:
* Esperanto - ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo
* La drako: ĉu timiga, ĉu alloga simbolo?
* La Internacia Lingvo 125 kaj 250 jarojn post la Unua Libro
Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html.
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia |