La
2-5-an de oktobro 2003 okazis la 5-a China Kongreso de Esperanto
en Yanji, chefurbo de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma Subprovinco
de Jilin-provinco, nordorienta Chinio. La kongreson cheestis 236
esperantistoj el 26 provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj
la Speciala Administra Regiono Hongkong de Chinio kaj el Koreio
kaj Rusio.
Je la 9-a matene de la 2-a de oktobro inaugurighis la kongreso.
S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL),
prezidis ghin. S-ro Jin Zhixi, prezidanto de la Yanbian-a Federacio
de Socisciencaj Asocioj, faris gratulan paroladon en la nomo de
la registaro de la subprovinco kaj s-ro Li Jundao, prezidanto
de la Loka Kongresa Komitato, donis salutvortojn al la kongresanoj.
La kongreson salutis ankau reprezentantoj de kelkaj lokaj E-asocioj.
S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, faris raporton pri
laboro de la ligo en la pasintaj 4 jaroj. S-ro Wang Hanping, asista
ghenerala sekretario de ChEL kaj direktoro de la centra oficejo
de la ligo, prezentis al la kongresanoj la preparadon de ChEL
por la 89-a UK okazonta en Pekino en 2004 kaj resumis la laboron
de la china delegacio partopreninta la 88-an UK en Svedio.
La
kongreson salutis per letero Cai Mingzhao, vicministro de la Informa
Oficejo de Chinio kaj prezidanto de la China Internacia Eldona
Grupo, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong,
vicprezidanto de UEA, 4 E-organizoj kaj 13 esperantistoj el 17
landoj. S-ro Cai Mingzhao diris en la letero, ke la chi-foja kongreso
havas gravan signifon por la E-movadoj monda kaj china, kaj oni
devas bone plani, aranghi kaj plenumi ghian preparlaboron. D-ro
Renato Corsetti skribis: "Via laboro estas rekonata de eksterlandaj
esperantistoj, kiuj volas nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuon,
auskulti viajn radiojn, lerni pri via historio kaj pri via kulturo.
Ne estas troe diri, ke chiu esperantisto estas ankau iomete chino.
Do, vi havas grandan respondecon pro la grandaj atendoj de nechinaj
esperantistoj." Prof. Lee Chong-Yeong skribis en sia retletero:
"La chi-jara china kongreso estas grava okazo pripensi kaj
prepari fare de chinaj samideanoj pri la venontjara UK. La chi-jara
kongrestemo, 'Universala Kongreso kaj china Esperanto-movado en
la nova jarcento', estas tute trafa. Chinio estu la motoro de
la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!"
La
kongresa temo estas: La Universala Kongreso kaj la E-movado de
Chinio en la nova jarcento. S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de
ChEL, montris en sia parolo, ke okazigo de la 89-a UK en la komenco
de la nova jarcento havas gravan signifon. Li alvokis la lokajn
E-organizojn kaj esperantistojn agadi por sukcesigi la kongreson.
Sekve de tio dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn pri
ghi. S-ro Han Zuwu el Tianjin parolis pri "La loka E-movado
estas fundamento de la tutlanda E-movado", s-ro Hou Zhiping
pri "Universala Kongreso estas akcelilo de la china Esperanto-movado",
s-ro Li Shijun pri "Kiaj taskoj staras antau ni?", kaj
aliaj samideanoj pri "Kion ni faros por la 89-a UK?",
"Kion ni faros kontrau lingva hegemonio?" ktp.
La
kongreso havis kunsidon por respondeculoj de lokaj E-asocioj kaj
komitatanoj de ChEL. Ghin prezidis s-ro Yu Tao, kiu faris paroladon
pri tio, kiel organizi kaj akordigi por sukcesigo de la 89-a UK
kaj esperas, ke la lokaj E-organizoj klopodados por kulturi, instrui,
preparigi kaj partoprenigi siajn membrojn por la UK en 2004. Delegitoj
el la E-asocioj de Interna Mongolio, Shanhajo, Shanxi, Dandong,
Changzhou, Hubei, Sichuan kaj Shandong parolis pri spertoj kaj
renkontitaj problemoj en siaj laboroj. Ili venis al la konsento,
ke lokaj E-movadoj estas fundamento de la china E-movado, kaj
esprimis, ke ili diligente laboros por antauenpushi la chinan
E-movadon kaj kunlaboros kun ChEL por plenumi taskojn de la 89-a
UK.
Posttagmeze de la 3-a de oktobro okazis Esperanto-Seminario por
memori Tikos okaze de la 20-jarigho de lia forpaso kaj samtempe
okazis premiero de la libro "Elektitaj verkajhoj de Tikos".
S-ro Tikos faris gravan kontribuon al kulturado de esprantistoj,
inter kiuj multaj estas chefaj fortoj de la nuna china E-movado.
La studentoj de Tikos rememoris lian sindonemon kaj sindedichon
al Esperanto-afero dum la tuta vivo kaj nomis lin brava batalanto.
Dum
la kongreso krom la tema kaj faka programoj estis aranghitaj ankau
diskutoj pri diversaj temoj pri junularo, fervojoj, turismo, komerco,
uzado de Interreto ktp. Okazis ankau oratora konkurso kaj ekskursoj.
Je
la 2-a posttagmeze de la 4-a de oktobro fermighis la 5-a China
Kongreso de Esperanto. La fermon prezidis s-ro Zou Guoxiang. S-ro
Wang Hanping faris resuman paroladon pri la kongreso. Post tio
sekvis anonco de la listoj de premiogajnintoj de E-asocioj, individuoj
kaj oratora konkurso, kaj disdono de premio kaj atestilo. S-ro
Yu Tao legis la rezolucion de la kongreso kaj chiuj ghin aprobis
per varma aplaudo. Che la fino de la fermo s-ro Hou Zhiping legis
salutleteron al Bakin okaze de lia 100-jarigho kaj chiuj kongresanoj
subskribis la verdan shtofon, kiun la ChEL donacos al s-ro Bakin.
Agu
en granda energio, preparighante por la UK de 2004 en Pekino
Laborraporto
de la China Esperanto-Ligo (1999 - 2003)
Rezolucio
de la 5-a China Kongreso de Esperanto
Gratulaj
mesaghoj al la 5-a China Kongreso de Esperanto
(Niu
Xueqin)