Pli
ol 60-jara Shi Chengtai estas unu el la chinaj e-istoj, kiuj sin dedichas
al verkado kaj tradukado de E-literaturo.
Chirkau
1954 li audis pri Esperanto kaj poste legis artikolojn pri la lingvo
kaj la movado. Kaj en 1957 ghermis en li la deziro lerni Esperanton.
Li sendis leteron al la China E-Ligo lau la adreso donita en la
de li legita artikolo kaj baldau ricevis respondon. Li achetis lernolibron
"Elementa Kurso de Esperanto" kaj eklernis ghin.
Diplomighinte
el mezlernejo en 1958, li havis malfacilon en la vivo kaj ne povis
daurigi sian E-lernadon. En 1962 lia situacio iom bonighis, kaj
li rekomencis lerni la lingvon. Kvankam lia familio estis malricha,
li tamen abonis la revuon EPCh kaj achetis legolibron kun klarigoj
de Tikos kaj nove eldonitan vortaron. Li iagrade posedis Esperanton
kaj komencis legi E-literaturajn verkojn. Li achetis bulgarajn kaj
polajn E-librojn, kaj poste havis "Esperantan Metrikon"
verkitan de Guozhu, li ekstudis poezion.
En
1978 Chinio komencis praktiki la politikon de reformado kaj pordmalfermado.
Ekde tiam pli kaj pli viglis la china E-movado. Kaj s-ro Shi, post
20-jara E-lernado, povis interparoli kaj korespondi kun aliaj e-istoj.
Li sendis leteron al s-ro Takeuchi Shigenori lau lia malnova adreso.
La japana amiko abonis por li la revuon "Esperanto" kaj
sendis al li E-librojn, inter kiuj estas novelaro "Mi Amas"
verkita de Ueyama Masao. Shi komencis legi E-literaturajn verkojn.
Samtempe li aktive partoprenis en diversaj E-aktivadoj kaj konatighis
kun multaj mentoroj, kiaj Tikos, Zensto, Armand Su kaj Guozhu. Li
farighis aktivulo de la movado kaj estis elektita kiel prezidanto
de la Qiqihar-a E-Asocio.
Li
komencis traduki kaj verki prozajhojn, novelojn kaj poemojn, kiuj
poste estis publikigitaj en "Heroldo de Esperanto", "Monato",
"Fonto", "Preludo" kaj aliaj E-gazetoj.
"Preludo"
estis trimonata literatura revuo eldonita en Japanio. Preskau en
chiuj numeroj de ghia fondigho en 1984 ghis ghia malapero en 1989
trovighas liaj tradukoj plejparte de poemoj de Li Bai, Du Fu, Li
Qingzhao kaj aliaj famaj poetoj de chinaj Tang- kaj Song-dinastioj.
De 1988 ghis 1990 li aperigis en "Monato" kiso-novelaron:
"La Apostoligha Kiso", "La Porpaca Kiso", "La
Mielmonata Kiso", "La Pardonpeta Kiso" kaj "La
Porvengha Kiso", kiuj temas plejparte pri e-ista vivo.
Por
pli bone prezenti la klasikan chinan literaturon al alilandaj e-istoj
pere de Esperanto, li kaj s-ano Lin Liyuan kune fondis la monatan
beletran revuon "Penseo" en Esperanto en julio 1990. La
eldonanto estas Lin Liyuan, kaj la redaktoro estas nur Shi Chengtai.
Post sia apero la revuo akiris subtenon de multaj e-istoj. S-ro
William Auld, fama brita poeto, legis la 1-an numeron kaj tuj sendis
al li du poemojn. Ankau majstro de nia lingvo Gaston Waringhien
sendis al li tri poemojn. Inter tiuj, kiuj donis subtenon al li
kaj kunlaboris kun li, trovighas ankau Bakin, Jhelezo, Lu Jianbo,
Guozhu kaj Laulum.
La
revuo "Penseo" ne nur plenigis la blankon en la orienta
E-literaturo post la malapero de "Preludo", sed ankau
kulturis grupon da e-istoj, por ke ili okupighu pri verkado kaj
tradukado de E-literaturo, kaj richigis la trezorejon de la china
E-literaturo.
Krom
redakti "Penseon", s-ro Shi kompilis ankau kune kun Guozhu
la libron "Poemoj de Armand Su", kiun eldonis la China
E-Eldonejo en 1992.
Liaj
libroshrankoj abundas je E-libroj, el kiuj iujn li achetis en Chinio
kaj aliaj landoj kaj aliajn liaj amikoj donacis. Li rigardas tiujn
librojn kiel valorajhojn kaj legis preskau ilin chiujn.
Li
studis pri poemoj de Saint Jules Zee aperigitaj en "Literatura
Mondo" en la 30-aj jaroj, pri originalaj noveloj verkitaj de
Cicio Mar en la 40-aj jaroj, pri poemoj verkitaj de Armand Su en
la 60-aj jaroj, pri la fama china klasika romano "Rughdoma
Songho" tradukita de Xie Yuming, pri literaturaj atingoj de
Julio Baghy, K. Kalocsay, Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao...
Li
foje ridis: "Mi kontentighos, se mi povos eldoni novelaron
kiel Cicio Mar antau mia morto." Lia deziro certe realighos.
Poemoj
de Shi Chengtai:
Che
mauzoleo de Verda Majo
La
suno de kantono
Sur
Taishan-monto
Revenu
|