Mi
fine grimpas sur vi, Taishan-monto,
jen, che la Suda Chielpordo staras.
Chirkaue nuboj shvebantaj muaras,
farighas al chielo jada ponto.
Forfluas
tra paseo tempa ondo,
la historio chie kalendaras:
Poemoj de Li Bai, Du Fu rivalas,
inspiroj shprucas plu el via fonto;
Parad'
imperiestra jam malhelas,*
cipresoj oldaj drajas freshe, vigle;
kaligrafajhoj sur rokoj fabelas...
Incensoj
antau budhfiguroj pigre
fumas, al pinto kabla charo celas.
Turismas shikaj gejunuloj migre...
*
Imperiestroj de diversaj dinastioj dum la china historio
vizitis Taishan-monton por kulti la chielon kaj la teron.