Jen
mi vizitas vin che l' mauzoleo
marmora, kiam oras la autun'.
Kvietas la pinarboj kaj aleo,
lazur' muaras linde en lagun'.
La
milita teruro en paseo
kashighas jam: karesas brile l' sun'
la teron, kiun tretis per pereo
militkrimuloj spite al la pun'.
Sed
vi batalis en la ter' por paco
kun chinoj, la spirito sankte buntas,
kaj l' amikec' en niaj koroj fundas.
Vi
donis l' amon al popolamaso.
Nun, en la mondo shvebas via kanto,
mi kondolencas vin en Esperanto!