Teorie
Esperanto ja shajnas facila, sed fronte al la reala vivo, aparte
se temas pri parolata Esperanto, teorioj cedas al la vero. Dum ne
malmultaj jaroj mi instruas la "diablan" anglan lingvon
kaj Esperanton en diversaj chinaj universitatoj kaj lernejoj inkluzive
de fame konataj institucioj. Por la unua fojo mi ech enspezas nun,
almenau parte, per instruado de Esperanto kadre de universitata
instruplano che Pekina Nacia Universitato.
Parolante
tre ghenerale chinoj travivas multajn malfacilojn rilate elbushigon
de kelkaj literoj kun supersignoj. Jes, kompreneble oni sukcesas
solvi la problemon per konstanta ekzercado, sed la demando estas
chu la nuna Esperanto estas malfacila. Alia problemo kushas en tio,
ke la prononco de G kaj Gh, H kaj Hh, J kaj Jh, S kaj Sh tro similas
por la orienta orelo; por diri nenion pri mia propra audkapablo.
Koncerne triladon de la litero R kaj ghusta prononco de L, domaghe
sed fakte multaj orientanoj rezignas pri la Zamenhofa lingvo alte
taksante nur ties porpacajn idealojn de la interna ideo. Tamen,
kaj gravege tamen, la vera demando kiun oni devas fari estas, kompare
kun aliaj lingvoj kiom facila au malfacila estas lerni Esperanton?
Esperanto miaopinie estas relative facila, sed tio ne signifas,
ke ghi estas perfekta.
Shajnas
al mi ke neniu monda helpa lingvo estos egale lern-facila al chiuj
homoj au homgrupoj. Agnoskinte ke Esperanto estas malfacila por
kvarono de la mondo oni mallogike do rifuzus shanghojn au shanghetojn.
Rezulte de kelkaj inteligentaj proponoj de liaj adeptoj modifi Esperanton
ech doktoro Zamenhof en 1894 sugestis shanghojn, kiujn la plimulto
tamen ne akceptis.
Antau
2-3 monatoj proksimume 100 gestudentoj de Pekina Nacia Universitato
ekinteresighis pri mia Esperanto-kurso sed nun restas iom malpli
ol 20 komencantinoj. Gastigis 6 el ili kaj min hierau per bongusta
tagmangho kaj vigla diskutado la redakcio de El Popola Chinio. Tiam
mi alighis al la 3-a Azia Kongreso de Esperanto kaj pagis ankau
junulan kotizon por ke almenau unu el miaj studentinoj kongresu
en Seulo. Kaj plie, esperantistoj en Sydney, Australio strechas
siajn fortojn por ke mia plej klera lernantino post 12 monatoj tute
senpage en Tasmanio espereble ghuu Esperanto-etoson du semajnan
de la 19-a Australia Somerkursaro. Malgrau tiaj premioj, malgrau
instruado de la internacia lingvo per la senprecedence populara
angla lingvo, malfacilas konservi fortan intereson pri la Zamenhofa
lingvo flanke de kursanoj, char mi audas inter aliaj plendoj en
diversaj universitatoj, "Sed, onklo Paulo, prononco de la strangaj
literoj malfacilas!" Ne, mi ne havas atestilojn de tiuj "plendintoj"
tamen evidente komencantoj tra la tuta Chinio malofte daurigas Esperanto-kursojn.
Mi mem tute ne pretendas kompetentecon rekomendi kun certeco ech
shangheton tamen tio ne malhelpas raciajn kaj ghentilajn interkonsilighojn
inter lingvistoj okcidentaj kaj orientaj. Miaopinie, tiom gravega
kaj tikla estas tiu chi demando de plibonigota Esperanto, ke nur
aro da spertuloj povus ghuste solvi ghin. Egale evidente nur bonsencaj
shanghoj estus aprobitaj de veraj spertuloj. Mi preferus, ke Esperanto
restu netushebla char mi ne volas lerni shanghojn, aparte dum mi
studas aliajn lingvojn. Sed mia au via prefero efektive estas bagatelo
rilate la nunan situacion por tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto estas
tro malfacila. Nur plenreprezenta konsilantaro au komisiono au komitato,
kiun doktoro Zamenhof mem proponis, povas juste solvi la gravan
punkton, daure plibonigi Esperanton (Se vi volas en onta letero
mi sciigos la vortojn de la Majstro pri shanghoj ech en la Fundamento).
Peni
igi ion perfekta ne supozigas drastan hhirurgion. Povas esti io
kosmetika kiel plasta hhirurgio al Esperanto-supersigno, au pli-bonigo
de tro similaj pronomoj, au forigo de ne necesaj neologismoj. Mi
ne scias. Oni devus resti larghmensa char lingvoj estas vivantaj
estajhoj, kiuj shanghighas. Preskau nenio en la mondo estas perfekta,
tamen ni rajtas laueble klopodi perfektigi Esperanton por ke kiel
eble plej multaj profitu de la benoj de universala helpa lingvo.
Vershajne neniam ni havos perfektan lingvon sed plibonigita Esperanto
pli efikos por allogi azianojn.
Chinoj
denaske estas alkutimighintaj al tre malsimilaj sonoj, silaboj ktp.
kompare kun europ-devenaj lingvoj kiel Esperanto, do aludoj che
orientaj oreloj ne temu pri audkapablo au inteligenteco.
-------------------
* La artikolo konsistas el citajhoj el retposhtajhoj de la autoro
kaj la titolon aldonis la redaktanto de Forumo.
Reagaj
vochoj:
Shangho
shajnas konsiderinda
Oni
gajnos nenion per shangho de Esperanto
Plifaciligo
ne necesas
|