Xin
Hua estas ordinara salajrulo en Pekino. Antau unu jaro li achetis
automobilon. Antauhierau li veturigis sian edzinon al Hospitalo
Renmin. Li jam atingis la hospitalon, sed nenie trovis garaghon.
Li povis fari nenion alian ol igi la edzinon mem viziti kuraciston,
kaj li veturigis la automobilon chirkaue kaj post duonhoro, kiam
la edzino finis la viziton, li portis shin hejmen.
Li
loghas en plansetlejo konstruita en la 80-aj jaroj de la pasinta
jarcento. La loka registaro siatempe havis neniun difinon pri konstruo
de parkejo en plansetlejo, char tiam nur tre malmulte da homoj havis
privatan automobilon kaj nur de post 1995 rimarkindas la bezono
de parkejo. En la lastaj du jaroj pli kaj pli multe da familioj
ekhavis privatan automobilon.
"Nun
en nia plansetlejo la placo ofte estas plena de automobiloj kaj
estas neniu loko por sportado. Komplete perdighis la forta vivetoso
kaj plie ofte okazas konflikto inter la najbaroj pro autoparkado.
Matene oni hastas al laborloko, sed alies automobilo baras la vojon,
oni devas krii, ke la automastro movu sian veturilon. Tio ne nur
malshparas tempon, sed ankau malbonigas nian animstaton." La
autoposedantoj povas fari nenion alian ol alkutimighi al tio, char
similaj problemoj okazas en aliaj lokoj de Pekino.
"La
malfacila parkado ne nur kauzis maloportunon al la vivo de Xin Hua,
sed ankau almetis al la registaro urghe solvendan problemon, char
la parkado jam farighis urghe solvenda problemo malhelpanta la urban
trafikon kaj vendadon de automobiloj.
Akra
kontraudiro
Kial
naskighis tiel multe da malfaciloj?
Kiamaniere
solvi la malfacilon?
|