|
Disdono
de senpagaj medikamentoj
|
Shangcai-gubernio
trovighas en Henan-provinco. Ghi estas malricha. Tie estas
Wenlou-vilagho. En 1996 parto de la vilaghanoj suferis de
stranga malsano. La simptomoj similis al tiuj de gripo: malalta
febro, gorgha doloro, lakso kaj malforteco. Ilia malsano neniom
mildighis post injekto kaj preno de medikamentoj.
En
1999 kelke da junaj vilaghanoj mortis de tiu malsano, kio
metis la tutan vilaghon en timon. La afero vekis atenton de
koncernaj departementoj de la loko. La epidemi-preventa stacio
de la gubernio ekzamenis sangon de kelkaj vilaghanoj kaj la
rezulto montris, ke la antikorpo de HIV de 6 specimenoj da
sango estis pozitiva.
Oni
kun miro eksciis, ke la stranga malsano estas aideso.
HIV
infektas tra tri kanaloj: seksa kaj transfuza disvastigo kaj
infekto de la patrino al bebo. Sed kial tiom multe da kamparanoj
infektighis de aides-viruso en la postighinta natura vilagho?
Oni diris, ke pro malbonaj naturaj kondichoj, multaj vilaghanoj
vivtenis sin per vendo de sango. Iam en 1993-1995 la sanga
stacio kolektis sangon per anormala metodo. La malpura sang-eltira
instrumento kauzis krucan infektighon kaj pro tio pluraj vilaghanoj
estis trafitaj de aideso.
Vendo
de sango iomete mildigis ilian malrichecon, tamen ili pagis
je la kosto de sia vivo. La higiena departemento faris 7-foje
enketon pri aideso en la vilagho kaj trovis, ke el la 3170
vilaghanoj 1310 iam vendis sangon kaj el ili 498 infektighis
je aides-viruso. La vilaghanoj infektighintaj je aides-viruso
en 1996 jam falis en malsanon kaj ghis nun 37 el ili mortis.
La
afero vekis grandan atenton de la Shtata Konsilantaro de Chinio
kaj ghia Higiena Ministerio. La sinteza grupo de la centra
registaro por preventi kaj kuraci aideson venis tien por fari
ekzamenon, preskribi medikamentojn kaj senpage instrui al
ili koncernajn sciojn.
Por
solvi la malfacilojn de aidesuloj, komence de 2001 la vilagho
establis klinikon, kie kuracistoj kaj flegistinoj de proksimaj
hospitaloj faras medicinan servon al la vilaghanoj. Por ke
la loko havu medicinistojn por eterne, fakuloj el Pekino ne
nur kuracas, sed ankau instruas siajn lokajn kolegojn, kune
ellaboras kuracan planon kontrau diversaj komplikajhoj kaj
faras apartan trejnadon de la tieaj kuracaj kaj laboratoriaj
funkciuloj kontrau aideso.
Kun
pligrandighanta apelacio de diversnivelaj registaroj pri prevento
kaj kuraco de aideso de la tieaj loghantoj la centra registaro
pagas la kuracadon de la malsanuloj, komence duonon kaj poste
la tuton. Nun la vilaghanoj de Wenlou povas esti kuracataj
senpage.
La
Higiena Ministerio de Chinio informis, ke la laboro kontrau
aideso en Wenlou estas nur komenco de la tuta plano kaj en
la estonteco la laboro dauros en pluraj periodoj. Ghi ellaboris
kvin-jaran planon kontrau aideso, lau kiu oni bone faros savadon
kaj kuracadon en Wenlou, kaj krom tio en la gubernio Shangcai
oni establos reton por regi aideson kaj en la gubernia epidemi-preventa
stacio -- popularan ekzamenejon kaj realigos ekzamenon de
antikorpo de HIV al geedzighontoj.
Nun
la produktado kaj vivo en Wenlou estas bonordaj, socio stabila
kaj la popolo trankvila kaj la vilagho iom post iom sin liberigas
el la ombro jhetita de aideso.
Pu
Cunxin kaj kontrauaidesa propagando
Batali
kontrau aideao--misio de la homaro
Viglas
junaj homoj kontrau aideso
|