Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Viglas junaj homoj kontrau aideso

    En la subprovinco Simao, Yunnan-provinco, viglas aro da junaj homoj, kiuj ofte vizitas bufedejon kaj kant-dancejon, tamen ili tie ne drinkas nek dancas, sed interparolas kaj ludas kun junaj servistinoj, regalas ilin kaj donacas al ili fruktojn k.a.

    Estas strangaj iliaj ludoj: kapa shtormo, premo de kolego, sovagha fajro k.a. La etoso estas varma, tamen ofte kun malagrablaj vortoj, kiaj aideso, venerea malsano kaj toksighemo.

    Ne pensu, ke ili estas frivolaj. Ili estas volontuloj, elektitaj de la Rugha Kruco de Yunnan, Chinio, kaj tiu de Australio. Ili apartenas al la Institucio de Instruado kaj Trejnado de Junaj Kamaradoj Kontrau Aideso investita de Chinio kaj alia lando. Ludo estas unu el ghiaj taskoj kun la celo disvastigi sciojn kontrau aideso.

    En 1994 la Rugha Kruco de Yunnan kaj tiu de Australio subskribis interkonsenton por inici junajn homojn pri aparta instrua metodo. Post ekzameno ili ricevas diplomon kaj funkcias kiel oficiala gvidanto, kies tasko estas instrui la sciojn kontrau aideso al aliaj junaj homoj.

    S-ro Shi Luhua, vicprezidanto de la Rugha Kruco de Yunnan kaj respondeculo pri tiu laboro, diris, ke tio estas instrua metodo internacie rekonita kaj efike praktikata, kaj Australio uzas ghin kontrau aideso en suda Azio jam multajn jarojn.

    Oni elektas homojn 25-35-jarajn por fari tiun laboron sen postulo de apartaj profesio, lernohistorio kaj aliaj. S-ro Shi diris, ke ili preferas junajn homojn viglepensajn, oratorajn kaj responsemajn por fari tiun laboron. Oni faras tiun laboron ghenerale en postlaboraj horoj, sed kiujn ili trejnas, kie kaj kiam faras la trejnadon, tion decidas la gvidantoj mem. La Rugha Kruco de Yunnan donas nur servon kaj subtenon ekzemple en financo, organizas diskuton chiumonate kaj transdonas al ili novan trejnan teknikon, konservas koncernajn materialojn k.a. dum la Rugha Kruco de Australio donas monhelpon kaj teknikan subtenon.

    En Simao estas 46 tiaj gvidantoj, kiuj okazigis 215 trejnajn kursojn kaj trejnis 4300 junajn homojn, kaj el tiuj kursoj 173 estis destinitaj por servistinoj de amuzejoj.

    Bao Zhengguo, respondeculo de la Rugha Kruco de Simao, diris, ke komence la kurso okazis en superaj lernejoj kaj gimnazioj kaj la trejnado iris glate, sed oni proponis fari tion inter la homoj facile atakataj de aideso, tial oni decidis fari la trejnadon chefe en amuzejoj.

    Tio estas afero facile priparolata sed malfacile farata. Por sukcesigi la unuan trejnan kurson de la servistinoj de bufedejoj, Bao Zhengguo kaj liaj kolegoj chiuvespere iris al bufedejoj. Por persvadi mastrinon de iu bufedejo, ili iris tien pli ol dek fojojn, tamen shi rifuzis. Ili do rekte vizitis la bufedejon kaj interparolis kun junaj servistinoj, kiuj tamen tuj ignoris ilin, trovinte, ke ili venis tien ne por amuzighi. Tial en la dauro de pli ol 2 monatoj ili okazigis neniun kurson.

    Poste oni proponis, ke la loka registaro kunvoku mastrojn de la 280 bufedejoj kaj dancejoj, por ke tiuj propraokule rigardu kiel iras la trejnado. Se ili ne shatas tion, oni do forlasu. Bao diris: "Tuj post finigho de la trejnado kelkaj mastroj hastis al ni, por ke ni tuj trejnu iliajn servistinojn.

    Chi-flanke la servistinoj mem ludis gravan rolon. Post sukceso de kelkaj kursoj favoraj informoj ekcirkulis inter la junaj servistinoj, kiuj telefonis al la organizanto por viziti la kurson.

    27-jara Wang Xiaolong gvidis drinkejon jam 3 jarojn. En 1999, kiam li ricevis diplomon de gvidanteco, li alte taksis la trejnadon de la servistinoj. Li gvidis 80 kursojn en Simao kaj dedichis chiun sian liberan tempon al la afero.

    Wang diris, ke la servistinoj plejparte estis malalte klerigitaj. Ili vizitis nur mezlernejon au elementan lernejon. Ili laboras fore de la hejmloko sole pro malricheco kaj estas facile atakataj de aideso. Nun ili estas klaraj, ke aideso estas malfacile kuracebla.

    La ludo "Sovagha fajro" estas lasta leciono de la trejna kurso. Chiufoje en tia leciono Wang estas emociita. La ludo estas farata tiel, ke chiuj kursanoj staras en cirklo kaj manklakigas kun fermitaj okuloj, dum la gvidanto "kun aides-viruso" staras ekster la cirklo. Li frapas je shultro de iu el la kursanoj, kio montras, ke li faris dangheran kontakton (seksa kontakto) kun tiu, post tio la kursanoj manpremas unu alian kaj la homo, je kies shultro la gvidanto frapis, delikate gratis alies mankavon, ankau kio aludas dangheran seksan kontakton. Post 5 alternoj de manpremo oni trovis, ke el la dekkelkaj ludantoj nur kelkaj ne estis gratitaj je mankavo. Tio signifas, ke ili plejparte estis atakitaj de aides-viruso.

    Wang Xiaolong informis la kursanojn pri la rezulto kaj diris al ili: "Aideso infektas rapide kaj vaste, kvankam tion oni ne vidas. Por preventi ghin oni devas rifuzi dangheran kontakton."

    Li demandis la kursanojn, kiuj estis atakitaj de la "viruso": "Chu vi venghos vin kontrau aliaj, se vi infektighis je aideso?" Kelkaj el ili respondis: "Ne." Li demandis plue: "Se vi malsanighos je aideso kaj perdos laborpostenon kaj anstatau amikighi kun vi oni krachos sur vin kaj malpermesos al vi viziti necesejon kaj viaj gepatroj malpermesos al vi reveni hejmen, tiaokaze, chu vi venghos vin kontrau la socio?" Pluraj respondis unuvoche: "Jes, ni venghos nin."

    Li demandis plue: "Kion vi deziros, se vi suferos de aideso?"

    "Amon," mallaute respondis juna servistino.

    Ghuste amo instruas, ke oni devas trakti la tiel nomatajn "degenerintajn" homojn samkiel ordinarajn homojn. Su Yaju, gvidanto de tiu afero, diris, ke trejni junajn servistinojn shanghis shian sintenon al la servistinaro. Antaue shi respektis ilin laumore, sed tenis sin fore de ili, sed nun shi opinias, ke la servistinoj estas homoj egalaj al la aliaj, ili diferencas de la aliaj nur per malsamaj vivrimedoj. Surstrate se iu servistino vokas shin per la titolo instruisto, shi sentas ghojon kaj fieron.


Batali kontrau aideso -- misio de la homaro
Pu Cunxin kaj kontrau-aidesa propagando
Ili liberigis sin el minaco de aideso