Mi
naskighis en Pekino kaj tie pasigis mian infanecon. En la agho de
17 jaroj lau mia propra volo mi venis al la stepo de Interna Mongolio
por farighi klera pashtisto.
Jihulangtu
afable akceptis min. Mi pasigis 15 jarojn che li kaj amikighis kun
lia tuta familio.
Antaue
mi estis marasma. Mi klare memoras, ke en la unuaj tagoj post kiam
mi ekloghis en la jurto, pro nekutimigho al la tiea klimato, mi
malsanighis kaj suferis de febro. Mi deziris pekinajn vermichelojn
miksitajn kun fritita misoo, sed tiam sur la stepo ne trovighis
legomoj kaj krom salo la loghantoj havis neniun spicon. Mi ne sciis,
kie Jihulangtu achetis botelon da misoo, kiu donis al mi bonan apetiton.
Kaj mi ghuis la misoon la tutan vintron. Mi alkutimighis al lakto
kaj laktajhoj preparitaj de Aoma, edzino de Jihulangtu. Mia sanstato
plibonighis tagon post tago, kio metis solidan bazon por mia pashtista
vivo en la sekvanta printempo.
En
la dekkelkaj jaroj, kiam mi vivis sur la stepo, mi pashtis shafojn
sekvante Jihulangtu, prenis manghajhojn preparitajn de Aoma kaj
amikighis kun iliaj du filoj.
Jihulangtu
instruis al mi pashtadon
Jihulangtu
instruis al mi pashitstan teknikon. Nun li jam maljunighis, tamen
li restas fortika kaj bone zorgas pri la pashtado de la familio.
Chiujare
post sunperiodo Klaro kaj Brilo (la 4-a au 5-a de aprilo), kiam
en Pekino kaj aliaj lokoj de Chinio farighas vamete, sur la stepo
de Interna Mongolio komencighas nur degelado. Post unu semajno finighas
la graveda periodo de shafinoj kaj la stepo eniras en la periodon
de nasko de shafinoj, kiu dauras tutan monaton. En tiu monato la
pashtistoj estas tre okupitaj. Che lerta pashtisto chiuj akushintaj
shafinoj kaj shafidoj povas sekure pasigi la monaton kaj perdighas
neniu shafo. Jihulangtu ja estas unu el la plej eminentaj pashtistoj.
Jihulangtu
instruis al mi pashtadon ghuste en printempo. Li diris al mi, ke
posedinte la tutan teknikon de akushigo de shafino, oni ellernas
pashtadon. Antau chio mi ellernis galopi sur la senlima stepo kaj
limigi la tutan gregon da shafoj en la loko, kie mi povas vidi por
preventi ilian perdighon kaj atakon de lupo. Li estas lerta rajdisto.
Komence mi povis nur rajdi sekvante lin, nenion farante. Tiam mi
ne parolis la mongolan lingvon kaj interkomunikighis kun li nur
geste.
Tiam
chiu grego sur la stepo havis pli ol mil shafojn, kiujn prizorgis
du laboruloj. Tage ni pashtis sur la stepo kaj vespere lia edzino
Aoma akushigis la shafinojn ekster la jurto, tiam pli ol triono
da shafinoj estis akushontaj. Aoma estas lerta shaf-akushistino,
kaj krome shi bone zorgas pri la familiaj laboroj.
Dank'
al instruado de Jihulangtu mi rapide posedis la tutan teknikon de
pashtado
Bater,
lia juna filo
La
juna filo Bater de Jihulangtu estas mia plej bona amiko. Nun li
jam havas 4 infanojn. Lia hejmo estas pura kaj bonorda. Apud lia
loghejo estas bela jurto, tradicia loghejo de mongoloj. Tie trinki
teon kaj rigardi, kiel virinoj preparas laktajhojn, ofte rememorigas
min pri la antaua vivo sur la vasta stepo.
Bater
estas kapabla samkiel lia patro en la laborado. Li lerte riparas
auton, mem havas remizon kaj malgrandan laborejon. Laborinte dekkelkajn
jarojn en Interna Mongolio, mi revenis en Pekinon, tamen neniam
forgesis Internan Mongolion, kiu nutris min multajn jarojn, tial
mi ofte vizitis ghin. La tuta familio de Jihulangtu prenas min kiel
membron de sia familio.
Bater
havas trighemelinojn, tre rarajn sur la stepo. Ili, 8-jaraj elementlernejanoj,
loghas en la lernejo kaj revenas hejmen nur en la vintraj kaj someraj
ferioj. Lia filo naskighis antau nelonge.
Rilataj
artikoloj:
Virinoj
de herbejoj
Koncize
pri la Stepo de Interna Mongolio
Ekspozicio
pri protektado de herbejoj
Kial
degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?
|