Ekspozicio pri protektado de herbejoj

de WA NA

    En 2000 la china popola mediprotekta organizo "Amikoj de Naturo" komencis sian turnean edukadon pri mediprotektado de herbejoj de la Interna Mongolio, veturigante sian karavanon kun la eksponajhoj.

    En marto de 2003 okazis en Pekino la ekspozicio "Eks-herbejo" aranghita de la organizo "Amikoj de Naturo". En la alta kaj hela eksponejo staris mongola jurto, en kiu oni povis vidi manfaritan tapishon kaj rughajn mongolstilajn meblojn. Vizitantoj povis trinki laktan teon kaj interbabili kun mongoloj en la jurto. Chirkaue estas multaj bildoj, historiaj objektoj kaj enhavorichaj tekstoj pri la geomorfologio, historio de nomada kulturo kaj nuna stato de la herbejoj.

    Dum la ekspozicio la organizantoj invitis specialistojn de herbeja problemo, geologojn kaj historiistojn al la eksponejo por lekcio kaj kunsido kun vizitantoj kaj vehikloj.

    La iniciatintoj de la ekspozicio eldonis mongollingvan version de la "Legho de Herbejoj" de Chinio kaj disdonis la broshurojn al pashtistoj, por ke ili konu kaj observu la leghon. Krome ili detale notis iliajn sperton kaj opiniojn rilate mediprotektadon de la herbejoj. Kiam la karavano venas en lernejon, la organizantoj faras propagandon kaj konigadon de la legho. Antau malfermo de la ekspozicio, la organizantoj aranghas ekologian ekskurson por mediprotektaj volontuloj. Chi tiuj pasloghas che pashtistoj, piediras au rajdas au veturas per charo por sperti la nomadan vivon de la pashtistoj.

    Mezagha pentristo partoprenis en turnea eduka ekspozicio kaj multe suspiris vidante la aktualan staton de la herbejo. Antau kelke da jaroj li faris multajn pentrajhojn pri la belaj herbejoj de la Interna Mongolio kaj aranghis ekspozicion de siaj pentrajhoj. Li maltrankvilighis, ke kelke da jaroj post tio jam ne videblas la pejzaghoj montrataj en liaj pentrajhoj.

    En Pekino venadis al la ekspozicio vizitantoj, inter kiuj estis infanoj, avoj kaj specialistoj zorgantaj pri la konstruado de herbejoj. Ilin altiris pentrajho farita de infano de pashtisto. En la pentrajho oni vidis smeraldan herbejon, lazuran chielvolbon, blankajn nubojn, gregojn kaj gregojn da bovoj kaj shafoj, belajn jurtojn, lignan charegon... Jen hejmloko en la koro de infanoj.

Rilataj artikoloj:
Koncize pri la Stepo de Interna Mongolio
Ghingis-Hhano
Kial degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?
Virinoj de herbejoj