La
degenero de la ekologia sistemo de la herbejoj en la Interna Mongolio
kauzighis unue de kaprica vetero, kaj due de ekscesaj pashtado,
herbofalchado, terkulturado, kolektado de farmaciaj herboj kaj aliaj
nekonvenaj aktivadoj de la homoj.
Degenero
de ekologia sistemo de herbejoj malekvilibrigis la materian cirkuladon
en la tero kaj dumlonge la liverado de nutrajhoj estas pli granda
ol la ensorbo en la tero. La serioza rezulto estas perdigho de la
natura ekologia shirmilo de la nordo de Chinio.
Chinio
ellaboris "Leghon de Protektado de Herbejoj" cele protekti
la herbejojn de la Interna Mongolio lau legho.
Ekscesa
pashtado
Post
kiam la pashtistoj shanghis sian vivon de nomadismo al fiksa loghado,
troa pashtado dum longa tempo sur la herbejoj chirkau iliaj loghejoj
kauzis malfacile ripareblan damaghon al la herbejoj. Ankau la flauro
kaj la tero estis serioze damaghitaj.
En
la 20 jaroj post 1965, pashtado sur la naturaj herbejoj pli kaj
pli serioze superis ilian elteneblecon, kaj kreskado de herboj estis
malhelpata de tro multaj gregoj.
En
la fino de la 20-a jarcento, draste shanghighis la proporcioj de
bovoj, chevaloj, shafoj kaj kaproj. Ekzemple tiam lanugoj de kaproj
estis multe bezonataj de la merkato kaj pashtistoj multe enspezis
pro vendo de lanugoj. Tial pli kaj pli multighis kaproj. Krome ankau
bovajhoj kaj shafajhoj estis tre shatataj de la socio, kaj la nombro
de bovoj kaj shafoj kreskis jaro post jaro, dum la meznombra areo
por chiu bruto farighis pli kaj pli malvasta.
Senchesa
herbofalchado
Ekscesa
falchado de herboj estas same serioza damagho kiel troa pashtado.
Oni ne devas falchi herbojn chiujare. Sed kreskado de nombro de
brutoj bezonas grandan rezervon da furagho por vintro, kaj senchesa
falchado estas neevitebla.
Troa
ekspluato de virga tero
La
tero de herbejoj estas ebena kaj malmasiva, kaj tial tauga por terkulturo.
Ekde
1949, por solvi la problemon de greno, multfoje levighis grandskala
kulturado sur la virga tero de la vasta herbeja regiono.
En
la kulturado de la virga tero de la herbeja regiono oni semis vaste
kaj rikoltis malmulte, kaj kultura metodo estis maldelikata. Tie
la atmosfera precipito estas malmulta, rapide malkomponighas la
organika substanco en la grundo, kaj en printempo vento estas forta,
erozio serioza, kaj la surfaco de la tero el fajnaj grajnoj estas
facile forblovebla. Fakto montras, ke la kulturitaj areoj rapide
farighis sablejoj sen herboj.
Raba
kolektado de farmaciaj herboj
Sur
la herbejoj en la nordo de Chinio kreskas tre diversaj farmaciaj
herboj. Longtempa terfosado por havi drogherbojn terure detruis
la flauron, grundon kaj tersurfacan strukturon de la herbejoj.
Katastrofo
pro musoj
Dum
longa tempo oni atribuis la degeneron de la herbejoj al musoj. Sed
fakte herbejoj kun natura ekologia sistemo devas esti loko propra
al tiuj bestetoj. En la naturaj kondichoj la herbeja flauro kunekzistas
kun la ronghuloj.
La
nekonvenaj aktivadoj de homoj dum longa tempo kaj la shanghigho
de vetero kune degenerigis la herbejojn, dume la degenerintaj herbejoj
liveris vastan spacon kaj nutrajhojn por la generado de musoj. Rapida
kresko de nombro de musoj rapidigis la degeneron de la degenerantaj
herbejoj. Sur la herbejoj de la Interna Mongolio vivas 36 specoj
da ronghuloj kaj 6 el ili terure damaghas la herbejojn. Ili generas
3-4 fojojn en chiu jaro.
Detrua
min-ekspluatado
La
herbejoj de la Interna Mongolio havas tre diversajn minojn kun granda
rezervokvanto, ekzemple karbo, petrolo, naturgaso, salo, salpetro
kaj alkalo. En la lastaj jaroj ekspluatado de tiuj minoj akcelis
disvolvighon de la ekonomio de la pashta regiono. Sed tio ankau
alportis negativan infuon, ekzemple la herboj estis tretitaj kaj
supershutitaj de vostominoj, kio estigis degeneron kaj sablighon
de la chirkauajhoj de la herbejoj. Restarigho de la flauro en forlasitaj
minejoj estas tre malrapida.
Rilataj
artikoloj:
Koncize
pri la Stepo de Interna Mongolio
Ghingis-Hhano
Ekspozicio
pri protektado de herbejoj
Virinoj de herbejoj
|