La
Stepo de Interna Mongolio sternighas en la orienta parto de la Eurazia
Stepo kaj estas stepo plej bone konservita en Chinio.
Geologia historio
de la stepo
Frue
en paleozoiko la nuna Interna Mongolio estis vasta maro. Post plurfoja
kolizio de kontinentaj blokoj kaj montokreaj movadoj formighis montoj
en la orienta parto de Interna Mongolio. Ghia okcidento estis parto
de la antikva Mediteraneo en la frua periodo de Kenozoiko. Antau
40 milionoj da jaroj, pro kolizio de la hinda bloko kun la eurazia
kaj montokrea movado en la nuna regiono de Himalajo, levighis la
antikva Mediteraneo kaj malaperis la maro kaj samtempe kun tio naskighis
la nuna Mongola Altebenajho. La glaciriveroj de la kvaternara epoko
multe shanghis la geologian strukturon de la nuna Interna Mongolio
kaj fundamente difinis la internan geologian konsiston de tiu regiono.
En la sekvantaj periodoj de la 4 malgandaj glaciaj epokoj la konsisto
de la kontinenta bloko ne multe shanghighis. Antau la glacia epoko
Interna Mongolio estis kovrita de arbaro kaj post la glacia epoko
relevighis temperaturo, la akvo fluis al malaltaj kampoj kaj aperis
multe da lagoj.
Antau
10 mil jaroj kaj precipe antau 5 mil jaroj la tiea klimato farighis
pli kaj pli seka, malgrandighis multe da lagoj kaj la vasta tero
de Interna Mongolio spertis stepighon sen homaj kauzoj.
Natura ekologia
medio
La
Altebenajho de Interna Mongolio inkrustighas per montoj, riveroj,
lagoj, marchoj, stepoj kaj dezertoj. Sude kushas varmeta zono kaj
norde -- malvarmeta zono. De oriente okcidenten Interna Mongolio
havas zonojn humidan, duonhumidan, duonsekan, sekan kaj ekstreme
sekan. Geologoj diris, ke tie estas kompleta sistemo de akva ekologio.
Ie
en Interna Mongolio trovighas 6 flauraj zonoj, kiuj estas tre ofte
vidataj sur vertikalaj montoj, tamen tre raraj en horizontalaj spacoj.
Vegetala diverseco
La
malsamaj geografiaj kaj geologiaj fenomenoj kulturis divesspecajn
kreskajhojn. En Interna Mongolio estas diversaj kreskajhoj kaj precipe
tiuj specialaj sur stepoj, malfacile vidataj en aliaj lokoj de Chinio.
Tie
kreskas 2800 specoj da sovaghaj vegetaloj, el kiuj pli ol 100 estas
protektataj de la shtato; tie vivas 90 specoj da sovaghaj fishoj,
30 specoj da amfibioj, 380 specoj da birdoj kaj 100 specoj da sovaghaj
bestoj.
La
vegetaloj kaj animaloj en Interna Mongolio formis harmonian biosferon.
Ekologia
malforteco
La
Stepo de Interna Mongolio estas seka kaj tie la jara pluvokvanto
estas nur 200-300 mm, kaj plie, la klimato estas kaprica. Chiujare
en 60-80 tagoj furiozas ventego de pli ol 8 gradoj kaj ie serioze
mankas akvo. La ekologia medio estas tre malforta.
Pro
la aparta geologia konsisto la viviga surfaca grundo estas maldika
kaj tuj sub la surfaca tero trovighas sabla tavolo 100-200 metrojn
dika, el laga sedimento. Se detruighas la surfaca grundo, tuj montrighas
sablo.
Trosekeco,
ventego, kaprica klimato kaj maldensa flauro vidighas samtempe printempe
kaj pro tio ofte blovas sabloshtormo.
La
ekologia ekvilibro ja formighas sub la supre menciitaj kondichoj.
La vegetaloj, herbovoraj kaj viandvoraj animaloj kune vivas longe
en tia medio.
En
la pasintaj jarcentoj kaj precipe en la lastaj 50 jaroj la homa
aktivado detruis la supre menciitan ekologian ekvilibron kaj kauzis
rapidan malignighon de la ekologia medio. Chio chi tio vekis grandan
maltrankvilon de la homoj.
Ekologia shirmilo
en orienta Azio
Interna
Mongolio situas en la norda parto de Chinio. La seka kaj frosta
vento el Siberio hurlas tra ghi kaj renkontighas kun la varmeta
kaj humida vento el sudo kaj oriento. Tio formis la chefan klimatan
faktoron en la orienta parto de Azio.
Tie
estas trablovejo de granda vento kaj sabloshtorma origino, kiuj
havas striktan rilaton kun la ekologia medio ne nur de la orienta
parto de Chinio, sed ankau de tiu de Azio.
La
Stepo de Interna Mongolio estas shlosila loko por protekto de la
ekologia medio de Chinio kaj diversaj vegetaloj. Tie la malaltaj
vegetaloj spertis rigoran provadon en jarmiloj kaj efike rezistis
kontrau la sabloventoj.
Damagho
de la Stepo de Interna Mongolio seriozigis la sekan klimaton de
norda Chinio kaj Orienta Azio kaj plirapidigas dezertighon de la
tuta mondo.
Rilataj
artikoloj:
Ghingis-Hhano
Ekspozicio
pri protektado de herbejoj
Kial
degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?
Virinoj
de herbejoj
|