Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Knabino skribinta la historion per sketshuoj

    50 minutojn post la 11-a horo de la 17-a de februaro, 26-jara fraulino YangYang (A) gajnis oran medalon en la konkurso de la 500-metra rapida sketado per 44.187 sekundoj. Tio estis la unua ora medalo por Chinio tiuflanke.

    La rugha kvinstela flago hisighis en la impona nacia himno de Chinio. Starante sur la podio por premiata gajninto, Yang Yang (A) facile elspiris, ke finfine defalis la giganta shtono premanta 22 jarojn sur la brusto de la chinaj sportistoj de kelkaj generacioj. En tiu momento realighis ilia revo.

    En 1983 8-jara Yang Yang (A) venis al subchiela sketejo che la norda landlimo de Chinio. Shi estis interesata de la blanka sketejo. Shi postlasis multe da piedsignoj en la Sporta Lernejo de Geknaboj kaj la Sportista Tachmento de Harbin (chefurbo de Heilongjiang-provinco de nordoriento de Chinio). En 1995 shi farighis membro de la Shtata Kurtdistanca Rapidsketa Teamo. En 1997 shi akiris por si la unuan mondan championecon kaj de tiam shi akiris 108 medalojn. Shi gajnis la virinan individuan chiurondan titolon de la mondo en 5 sinsekvaj jaroj.

    Tiu chi china unua gajninto de ora medalo en vintraj olimpiaj ludoj chiutage venis tre frue al la trejnejo kaj la 111.12-metra arghenta sketejo estis "lulilo" por efektivigo de shia revo. Shi ne nur plenumis la difinitan trejnadon en bona kvalito, sed ankau plifortigis trejnandon por si. Post trejnado shi lacighis, kvazau shia ostaro disfalus, kaj ofte kushis sur la trejnejo kaj ne volis restarighi. En periodo de plej laciga trejnado shi malpezighis je dekkelke da ghin-oj (2 ghin-oj egalas 1 kilogramon). Kiom oni penas, tiom oni rikoltas. Post kelke da jaroj shi farighis la absoluta chefrolulo de la shtata sketa teamo.

    Por shia patrino, Yang Yang (A) estas firma knabino. La patrino diris, ke shi neniam vidis shin ploranta. Sed post la konkurso en la 17-a, la fera knabino ploris, sed shi ploris pro ekscitigho, felicho kaj ghojo.

Skize pri la Vintraj Olimpikoj de la Sallaga Urbo de Usono
Chinaj sportistoj atingis la Sallagan Urbon

La unua ora medalo gajnita de china sportisto

La China Olimpika Komitato invitas la Vintrajn Olipikojn de 2010 en Harbin