|  La 
                    Gazetara Centro de 21-U sidas en la Internacia Kunvena Centro, 
                    en nordoriento de Pekino. En tiu distrikto estas sportejoj, 
                    en kiuj okazis konkursoj de la 11-a Azia Sportkunveno en 1990, 
                    kaj konstruighos tiuj por la Olimpikoj en 2008.
     En la halo 
                    kun 350 laborlokoj por jhurnalistoj mi vidis tamen nur dekkelkajn 
                    jhurnalistojn kaj volontulojn eble pro tio, ke la sportkunveno 
                    ankorau ne komencighis.     Per komputilo 
                    mi foliumis kelkajn TTT-ejojn pri 21-U kaj elprenis materialojn 
                    utilajn por mia raportado.  En 
                    la halo jhurnalistoj el diversaj landoj povos uzi komputilon, 
                    tajpilon kaj kopiilon kaj viziti interreton. La rezulto de 
                    matchoj estos tuj informitaj al la jhurnalistoj. En la halo 
                    oni povos ankau rigardi matchojn en televido. Chio chi signifas, 
                    ke jhurnalistoj povos bone plenumi sian taskon, sidante en 
                    la gazetara centro, sen viziti tiun au alian sportejon.
     La volontulinoj 
                    en la halo el la fakultato de la angla lingvo de la Pekina 
                    Unuigita Universitato estas chiam pretaj helpi la jhurnalistojn. 
                    Ili diris, ke ili estas felichaj servi al la Monda Universitata 
                    Sportkunveno kiel studentoj.     En la Gazetara 
                    Centro estas ankau informdisdona halo, kiu povas enteni 500 
                    personojn. Krome en la centro estas servejo por fotografiloj 
                    kaj rivelo de rulfilmoj, restoracio, banko, poshtoficejo, 
                    magazeno kaj kafejo.     La Gazetara 
                    Centro funkcias tage kaj nokte de la 20-a de augusto ghis 
                    la 2-a de septembro. Mi scias, ke tiam en la Centro svarmos 
                    jhurnalistoj, kiuj okupighas pri 21-U.  
                    Hejmo 
                      de sportistoj -- Sportista Vilagho de 21-U (la 19-a de augusto 
                      2001)Koncize 
                      pri la Monda Universitata Sportkunveno
 Pri 
                      la Internacia Federacio de Universitata Sporto (IFUS)
   |