|  La 
                    Monda Universitata Sportkunveno estas tutmonda sinteza sportkunveno 
                    okazigita de la Internacia Federacio de Universitata Sporto 
                    (IFUS). La sportkunveno okazas chiun duan jaron. En Torino 
                    de Italio okazis la Unua Monda Universitata Sportkunveno en 
                    1959, kun 985 sportistoj el 45 landoj kaj regionoj.
     Oni nomas 
                    la Mondan Universitatan Sportkunvenon "Malgrandaj Olimpikoj", 
                    char ghia influo pli kaj pli grandighis en la lastaj jaroj.     En 1975 
                    Chinio alighis al IFUS.     En 1959 
                    kvar sportistoj de Chinio partoprenis la Unuan Mondan Universitatan 
                    Sportkunvenon, kaj ekde la jaro 1979 Chinio oficiale sendis 
                    grandajn delegaciojn al la Sportkunveno. En la pasinta 20-U 
                    en Palma de Hispanio, la china delegacio gajnis 9 orajn medalojn.
  
                    Jhurnalista 
                      hejmo -- Gazetara Centro de 21-U (la 19-a de augusto 2001)Hejmo 
                      de sportistoj -- Sportista Vilagho de 21-U (la 19-a de augusto 
                      2001)
 Pri 
                      la Internacia Federacio de Universitata Sporto (IFUS)
   |