|  La 
                    Sportista Vilagho situas en Haidian-distrikto en nordokcidenta 
                    Pekino, kie kolektighas nombro da universitatoj kaj institutoj.
     La vilagho 
                    kun areo de 11.2 hektaroj ekkonstruighis en oktobro de 1999. 
                    En la vilagho estas 10 domoj kun apartamentoj por 6000 sportistoj. 
                    En restoracioj, sportistoj ghuos kaj la ordinaran kaj la islaman 
                    manghajhojn, tage kaj nokte.     En la vilagho 
                    estas ankau acheta centro, amuzejo, lesivejo, poshtoficejo, 
                    hospitalo, kaj preghejoj por islamanoj, katolikoj, kristanoj 
                    kaj budhistoj.     En la mondo 
                    estas diversaj kunvenoj, kongresoj, sportkunvenoj k.s., ili 
                    havas komunan celon -- intershangho. En la vilagho gejunuloj 
                    el diversaj landoj rapide amikighis, ili au achetis librojn, 
                    vestojn kaj artajhojn en la acheta centro, au kune promenis 
                    sur stratoj, au vizitis Tian'anmen-placon en la urbocentro, 
                    la plej grandan en la mondo.     En la konkurso 
                    sportistoj klopodas por la olimpika spirito "Pli alte, 
                    pli rapide kaj pli forte", sed chu venkinte au venkite, 
                    ili rikoltos multon el la intershanghoj: amikighi kun homoj 
                    el diversaj landoj, ghui la akcepton de la gastiganta lando, 
                    gustumi lokajn bongustajhojn, vidi belan pejzaghon, koni la 
                    historion kaj kulturon de Chinio, ktp. Je tiu senco, la Sportista 
                    Vilagho estas genia iniciato, char ghi donas alian ejon krom 
                    la sportejoj al la sportistoj por intershangho, por esti "hejme".  
                    Jhurnalista 
                      hejmo -- Gazetara Centro de 21-U (la 19-a de augusto 2001)Koncize 
                      pri la Monda Universitata Sportkunveno
 Pri 
                      la Internacia Federacio de Universitata Sporto (IFUS)
   |