La Internacia
Federacio de Universitata Sporto (IFUS) fondighis en 1949.
Ghia Centra Oficejo estas en Bruselo de Belgio. Ghia nuna
prezidanto estas George E. KILLIAN el Usono.
IFUS konsistas
el membroj el 129 landoj kaj regionoj. En 1975 Chinio farighis
ghia oficiala membro.
La gvida
penso de IFUS estas bazita sur amikeco, homamo, justeco, firmvoleco,
honesteco, kunlaboro kaj strebemo.
La celoj
de IFUS estas:
Evoluigi la totalan sportnivelon de
studentoj, progresigi la moralan kaj sportan edukadon de studentoj,
plifortigi la kontakton kaj kunlaboron inter studentoj de
diversaj landoj, kaj tiel fortigi la solidarecon de la internacia
sportado de studentoj.
|