Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


"Kroniko de la Historio" kaj ghia autoro Sima Qian

de MEI ZHI

    "Kroniko de la Historio" estas ne nur verko el registrajhoj pri la grandaj historiaj eventoj kaj biografioj, sed ankau literaturajho. La verko notis la historian evoluon dum 3 mil jaroj de la prahistoria tempo ghis la regpotenco de la imperiestro Wudi (140-87 sur la trono) de la Okcidenta Han-dinastio. La majstrajho estas valora materialo por studo de la china historio.

    La tuta verko "Kroniko de la Historio" konsistas el 130 artikoloj kun 526500 ideogramoj. La verko ampleksas grandajn eventojn en la diversaj periodoj de la historio, fakajn historiojn pri astronomio, kalendaro, irigacia konstruado, ekonomio, kulturo kaj arto, registron pri politika aktivado de antauaj regantoj, faroj de aristokratoj, kaj ankau biografiojn de personoj el diversaj socitavoloj. La plej majstraj pecoj el la verko estas biografioj. Dank' al tiuj biografioj la "Kroniko de la Historio" havis superban artan infektemon kaj farighis senmorta historia verko kaj ankau literatura verko.

    La biografioj en la verko priskribas diversajn personojn. Inter ili estas imperiestroj, reghoj, generaloj, korteganoj, plebanoj, elstaraj shtatistoj, eruditoj, sikarioj, kavaliroj, aktoroj, auguristoj, meritoplenaj oficistoj, gvidantoj de kamparanaj ribeloj, kaj ankau malsukcesintoj en la historiaj eventoj. Unuvorte, la "Kroniko de la Historio" prenis tiujn reprezentajn personojn por fidele speguli la historion. Tamen la artikoloj en la verko ne estas monotonaj en la stilo kaj sengustaj simplaj protokoloj. Chiu el la priskribitaj personoj estas viveca kaj vereca. Ili spegulis la shaton kaj malshaton de la autoro al la historiaj eventoj kaj lian trafan jughon pri ili.

    Imperiestro Liu Bang (202-195 a.K. sur la trono), fondinto de Han-dinastio (202 a.K. -- 220 p.K.), estis kompetenta politikisto ludinta gravan rolon en la historio. Sed en la verko la autoro ne priskribis lin kiel misteran homon. Anstatau tio la autoro kredinde priskribis lin kiel vivecan kaj realan personon en la historio. Rakontante pri la nefleksebleco, malcedemo kaj grandanimeco de Liu Bang, la autoro ne preterlasis liajn friponajhojn: kiel li dronis en orgio, kiel li malkonfesis sian shuldon al drinkejo, kiel li defraudis manghon, kiel li sidis sur la nuko de kortegano kaj demandis lin pri lia impreso. Pri Liu Bang, la autoro ofte priskribis lian insultadon. Ekzemple, foje kiam Liu Bang estis sieghata en Xinjiang, lia kortegano Han Xin sendis por peti Liu Bang nomi lin "Aganta Regho" (ranganta nur sub la regho). Liu Bang insultis en kolerego: "Sieghate mi tagnokte esperas lian helpon, sed nun li volas fari sin regho!" Tiam liaj konsilianoj Zhang Liang kaj Chen Ping surtretis lian piedon kun sugesto, ke jam ne estis eble malpermesi al Han Xin reghighi, kaj male, konsenti al lia peto evitos lian perfidon. Liu Bang rekonsciighis kaj denove insultis: "Mi jam donis al li feudon kaj kompreneble li jam estas vera regho, chu estas necesa por li la titolo de aganta regho?" La dufojaj insultoj estis malsamaj en humoro, jen en tio sufiche figurighis la impertinenteco, ruzeco kaj ankau la indulgemo de Liu Bang. Chu ne estas iom sarkasme, ke la autoro registris ankau tiajn kondutojn de digna imperiestro en historian verkon?

    La ideologia signifo de la "Kroniko de la Historio" karakterizighas ankau per varmaj laudoj al la honestaj kaj saghaj popolanoj, kiuj venis de malalta socitavolo tamen ludis grandan rolon en la historio, al la patriotoj, kiuj faris multajn meritoplenajn kontribuojn au oferis sian vivon pro la nacio, kaj al la eminentaj regantoj, kiuj humile kaj egalrajte traktis siajn subulojn. En la "Kroniko de la Historio" la autoro dedichis malgrandan pecon al priskribo pri ordinara laboranta virino, kiu vivtenis sin per lavado de vatoj. Han Xin, kiuj poste estis titolita de Liu Bang kiel Markizo Huaiying, ludis shlosilan rolon en la surtronigho de Liu Bang. En sia knabeco Han Xin estis malricha kaj ofte molestita de kanajloj en sia vilagho, sed tio neniom shancelis lin en lia strebo al heroa kariero. Bonkora kaj honesta silkovatolavistino senchese donis al Han Xin manghon en dekoj da tagoj. Sed kiam Han Xin diris al shi, ke li certe abunde rekompencos shin estonte, shi kolere diris al Han: "Vi viro ne povas vin vivteni, kaj mi donas al vi manghon pro simpatio al vi. Chu mi deziras vian rekompencon?" Vortoj tre simplaj, tamen bone montris la honestecon de ordinara laboranta virino. Cetere, kontraue al la feuda koncepto ke la ribelantaj kamparanoj estas banditoj kaj rabistoj, la autoro respektoplene enskribis en la kronikon Chen Sheng kaj Wu Guang, gvidantojn de la kamparana insurekcio en la lastaj jaroj de Qin-dinastio (221-206 a.K.), alte taksante ilian heroajhon. Tia noto de kortegaj kronikistoj estis senprecedenca.

    La ideologia signifo de la verko karakterizighas ankau per severa kritiko. La verko senkompate malkashis kaj kritikis siatempan imperiestron Wudi, kiu senchese levis militojn kruele vringante la popolon, malkashis la kruelajhojn de diversrangaj regantoj, kiuj facile kondamnis homojn al morto kaj mortigis dekojn kaj ech milojn da senkulpuloj okaze de krimfaro de unu homo. En la "Kroniko de la Historio" legighas specialaj chapitroj por kruelegaj altrangaj shtatoficistoj.

    Biografioj en la verko posedas efektan artan forton. La plej elstara karakterizajho de la "Kroniko de la Historio" estas la lerteco en elektado de materialoj plej efike figurantaj la karakterojn de herooj. Ni ekzemplu tion per la "Biografio de Xiang Yu". Xiang Yu (232-202 a.K.) estis posteulo de aristokrato de Chu-regno (?-223 a.K.). Iam li partoprenis en la kamparana ribelo gvidata de Chen Sheng kaj Wu Guang kaj gvidis chefan forton de la ribelaj trupoj. Post pereo de Qin-dinastio, por gajni la regpotencon, li militis kvin jarojn kontrau Liu Bang. Xiang Yu estis fortega, brava en batalo, simplanima, kaj ankau flamighema, sensprita kaj hezitema. En konkuro kun Liu Bang por la regpotenco, liaj militaj fortoj superis tiujn de Liu Bang, sed fine li estis venkita de Liu. En la biografio estis detalaj rakontoj pri tri gravaj eventoj, nome kampanjo de Jiulu, festeno en Hongmen kaj siegho en Gaixia.

    En la kampanjo de Jiulu, Xiang Yu kaj Song Yi kune komandis la armeon lau ordono de la regho de Chu. Song Yi negative observadis sen ajna ofensivo, kaj Xiang Yu mortigis lin. Li gvidis sian armeon transiri la Flavan Riveron, firme kaj brave batalis kontrau la armeo de Qin-dinastio. Venkinte la armeon de Qin, Xiang Yu fundamentis por si la pozicion de chefkomandoro de la armeoj. La artikolo vivece priskribis la militon: Por helpi Qin-armeon venis al Jiulu multaj trupoj, sed neniu el ili kuraghis rivali kun Xiang Yu. Kiam la armeo de Xiang faris sturmon al la armeo de Qin-dinastio, la generaloj de la helpaj trupoj nur rigardis senfare che sia tendaro. La soldatoj de Xiang montris mirindan bravecon en la milito, la krio de la sturmantoj skuis la teron. La helpaj trupoj estis teruritaj, kaj kiam Xiang Yu gajnis la militon kaj venigis la komendorojn de la helpaj trupoj, ili genuighe rampis antau Xiang Yu kaj ne kuraghis levi rigardon al li. La priskribo plene montris la kuraghon de la trupoj de Xiang kaj lian altan dignecon.

    La festeno en Hongmen estis la shlosila turnopunkto por la konkuro inter Chu kaj Han. Tiam Xiang Yu komandis armeon el 400 miloj da militistoj, dum Liu Bang tiun el 100 miloj. En la festeno en Hongmen Xiang Yu havis la shancon mortigi Liu Bang, kaj sekve li povus akiri la regpotencon super la tuta lando. Sed Xiang Yu, malkashema kaj honesta, ne volis intrige superi la rivalon. En tiu shlosila momento li hezitadis kaj perdis la bonshancon. Liu Bang sukcesis fughi de la danghera festeno. La paragrafo estas tre pompa en priskribo de la strechiteco de la atmosfero de la festeno kaj la hezitemo de Xiang Yu en decido chu mortigi Liu Bang.

    La tria grava afero estis la siegho en Gaixia, kie komplete malvenkis Xiang Yu. Pro la atako de la sieghantaj trupoj de Liu Bang, restis al Xiang Yu nur 28 militistoj. Gvidate de Xiang, la 28 bravuloj morte batalis. La priskribo pri lia braveco en batalo estis tre impresiva. Xiang Yu sturmis kriante kaj la malamikoj diskuris en paniko. Li pikmortigis unu malamikan generalon. Alia generalo rajde persekutis lin. Li faris tondran krion al la generalo, kaj tiu terurite retirighis kelkajn kilometrojn. Trovinte, ke estis neeble rompi la sieghon, XiangYu venis al la rivero Wujiang. La loka estro albordigis sian boaton al XiangYu kaj diris al li: "Kvankam la regiono trans la rivero estas malgranda, tamen ghi vastas milon da li-oj (li, china mezurunuo por longo, egala al duonkilometro) kaj havas centojn da miloj da loghantoj, kaj tio sufichas por ke vi reghu tie. Mi petas vin tuj transighi." Sed XiangYu respondis kun veo: "Jen la destino pereigas min, chu estos utile se mi transiros la riveron? Ok mil soldatoj el via regiono sekvis min al milito, sed nun neniu revenis de la milito, kaj mi hontas revidi la popolon oriente de la rivero. Mi hontas ankorau pli, ke la popolo simpatios kun mi kaj neniom plendos kontrau mi." Fine li sin mortigis che la rivero.

    En la simpla analizo pri la "Kroniko de la Historio" oni facile trovas, kiel eminenta historiisto kaj literaturisto Sima Qian estis. La autoro Sima Qian naskighis en la 145-a jaro a.K., sed oni jam ne povas determini, en kiu jaro li forpasis. Multaj el la antauaj generacioj de lia familio estis kortegano-kronikistoj. Lia patro Sima Tan estis kortegano-kronikisto de la imperiestro Wudi de la Okcidenta Han-dinastio. En sia knabeco li vivis che sia patro kaj lernis tre diligente. En la agho de 10 jaroj li venis kune kun sia patro al la chefurbo Chang'an. En la agho de 20 jaroj li studis che la tre famaj eruditoj Dong Zhongshu kaj Kong Anguo. Dum sia vivo li multfoje vojaghis tra la lando. Che sia unuafoja vojagho en la agho de 20 jaroj li ekskursis al la lokoj, kie lau legando Da Yu jungis riverojn. Li vizitis la riveron Miluo, en kiu sin dronigis la granda poeto Qu Yuan. Li vizitis ankau la hejmlokon de Konfuceo, la templon por li, rigardis liajn veturilojn, vestojn kaj ritajn objektojn kaj persone perceptis la ritojn difinitajn de Konfuceo. Tiuj vojaghoj kaj esploroj liveris por lia verkado de "Kroniko de la Historio" abundon da materialoj sed de malmultaj homoj sciataj. En 110 a.K. lia patro forpasis kaj li heredis la oficon post tri jaroj. De tiam li chiam penadis por realigi la deziron de sia patro pri verkado de kroniko pri la historio. Li legis grandan kvanton da historiaj arkivoj tenataj che la kortego kaj faris necesan preparon por la verkado. Sed ghuste en tiu tempo lin trafis katastrofo. En la 98-a jaro a.K. generalo Li Ling ekspedis al hunoj gvidante siajn trupojn el 5 mil soldatoj. Sed la trupoj estis sieghataj de kelkdek mil hunaj husaroj. La sagoj kaj provianto estis elcherpitaj, kaj Li Ling estis kaptita. En la senelirejo li kapitulacis al la hunoj. Imperiestro Wudi volis severe kondamni Li Ling, sed Sima Qian pledis por li. Pro tio li shokis la imperiestron kaj estis enkarcerigita. Li estis liberigita post kastra puno. Li kontrauvole toleris la malhonoradon nur pro tio, ke lin instigadis verkado de la kroniko por la historio. Li senchese verkis en 6 jaroj kaj fine plenumis la senmortan libron "Kroniko de la Historio".

    La lastaj jaroj de la vivo de Sima Qian estis jam nekonstateblaj. Oni scias nur, ke li havis solfilinon, kaj ties filo Yang Yun estis la publikiginto de la kroniko. Poste li estis kondamnita al morto. Malprosperaj estis la posteuloj de Sima Qian, tamen lia verko "Kroniko de la Historio" starigis por li eternan monumenton.

Fragmento el "Biografio de Markizo Liuhou"
Fragmento el "Biografio de princo Wuji de Wei-regno"
"Historia Kroniko" kaj Sima Qian