En la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kvankam skotoj elkulturis
te-ghardenojn en nordoriento de Hindio, tamen Chinio restis
la plej granda lando de te-kulturado kaj eksportado, kaj plie
la teo produktita de Hindio estis multe malpli bona ol tiu
de Chinio en la kvalito.
En 1834 la Orient-hindia Kompanio, kiu dependis de Chinio
en te-komercado, volis kulturi chinan teon kaj por tio ghi
devis serchi homon, kiu povas havigi al ghi la sekreton de
te-kulturado de Chinio. Ghi do turnis sian rigardon al Robert
Fortune, kiu bone konas Chinion.
En 1842-1845 Robert Fortune, estiel gvidanto de la Brita Regha
Hortikultura Asocio, vivis en Chinio. Li bone lernis la chinan
lingvon kaj naciajn morojn de la Ekstrema Oriento. En Chinio
li bone uzis chinajn manghbastonetojn kaj forportis al Britio
pli ol cent specojn da chinaj vegetajhoj, tute fremdaj al
la okcidentanoj, inter kiuj estis peonio kaj miniaturaj envazaj
plantoj.
La 20-an de junio, 1848, li veturis al Hongkong. Lia tasko
estis serchi la plej bonajn tearbojn kaj iliajn semojn en
Chinio, transporti ilin al hinda regiono sude de Himalajo
kaj dungi spertajn te-kulturistojn kaj prilaborantojn. Li
akceptis tiun taskon pro sia aventuremo kaj ankau pro personaj
interesoj, char oni promesis doni al li chiujare 550 sterlingajn
pundojn.
Por
sin miksi inter chinojn
Sekreta
transporto
Mallevigho
de tea eksporto de Chinio
|