Septembre de 1848 li atingis Shanhajon. Tiu aventurista paradizo
siatempe estis nur malgranda haveno malfermita al eksterlandanoj.
Tiam opio estis multe vendata en Chinio kaj proksimume 2 milionoj
da chinoj fumis ghin. Opio estis katastrofo por Chinio, tamen
multe profitodona por Britio. Informighinte pri ghia malutilo,
la chinoj traktis europanojn malamike. Tiaokaze por miksi
sin inter la chinajn loghantojn ruzajho estis nemankigebla.
Por li, viro 180 cm. alta kun angla hautkoloro estis vere
malfacile plenumi la taskon. Li achetis kompleton da chinaj
vestoj, tondis siajn harojn lau china maniero kaj kombis al
si longan harplektajhon, tiel ke chinaj kamparanoj, kiuj neniam
vidis europanojn, havis neniun suspekton pri li. Tiamaniere
li veturis al Huangshan, kie multe produktighas verda teo.
Du chinoj akompanis lin. Unu estis servisto kaj la alia kulio.
Ili, subachetita de li, volonte helpis lin.
Robert Fortune estis tre ghoja antau la senlima tearbaro kaj
diversaj vegetajhoj. Survoje li faris detalan noton pri sia
travivajho. Li bone sciis, kiel valoraj estas semoj de tearboj.
En sia aventuro li trovis, ke la nuboricha klimato kaj arghent-richa
tero estas aparte utilaj al tekulturado. En Ningbo, li kolektis
multe da teaj semoj. Pro sia malavaro oni ofte regalis lin
per la plej bona teo.
Li verkis 14 artikolojn pri sia aventuro.
Tasko
Sekreta
transporto
Mallevigho
de tea eksporto de Chinio
|