Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Robert Fortune kashe forportis teon el Chinio

Sekreta transporto

de WA NA

     La 15-an de decembro 1848 li skribis al la brita gubernatoro en Hindio: "Mi kun ghojo raportas al vi, ke mi jam akiris multe da teaj semoj kaj arbidoj. Mi deziras transporti ilin al vi sendifekte." Por malpliigi la perdon li triigis la semojn kaj arbidojn kaj transportis ilin per tri shipoj.

     Februare de la sekvanta jaro li venis al Wuyi-monto, kie produktighas bruna teo. De templa bonzo li informighis pri sekreto de te-ceremonio kaj precipe pri rolo de aparta akvo. Foje li alivestis sin kiel erudiciulo kaj informighis pri metodo shanghas la verdan teon en la brunan, t.e. fermentigi la tefoliojn, pro tio la tefolioj malhelighas, sed preparado de verda teo ne bezonas tiun procedon. Siatempe europanoj trinkis brunan teon ekskluzive, char dum transportado la verda teo fermentis en kajuto.

     Robert Fortune volis reveni Hindion, sed liaj scioj pri teo ankorau ne sufichis. Li sciis, ke nur chinaj tekulturistoj povas instrui al la hindaj, kiamaniere kulturi kaj prepari teon. Li do dungis 6 laboristojn de te-kulturado kaj preparado kaj 2 laboristojn, lertajn en farado de tepotoj, por 3 jaroj. La 16-an de marto, 1851 li kaj la de li dungitaj laboristoj shipe atingis Hindion. Dank' al ilia atingo sur montodeklivo de Himalajo aperis 20 mil tearboj.

Tasko
Por sin miksi inter chinojn
Mallevigho de tea eksporto de Chinio