Post 3 jaroj Robert Fortune komplete posedis la sciojn de
tekulturado kaj teknikon de te-preparado. Tio ja estis nemankigebla
por hindaj tekulturistoj por konkurenci kun Chinio.
Li bone sciis, kiel valora estas la sekreto de 5000-jara tekultura
historio, tamen li ne sciis, ke pro lia agado la eksporto
de china teo estis serioze damaghita en la ekonomia krizo
fine de la 19-a jarcento.
En 1853 li refoje venis en Chinion kaj restis tie 3 jarojn.
En tiu periodo li pli bone konis la teknikon por prepari parfumitan
teon kaj dungis pli da tekulturistoj por ekspansiigi la skalon
de tekulturado en Hindio.
Samtempe kun tio sur la montodeklivo de Himalajo norde de
Hindio la te-produktokvanto senchese levighis. En 1866 nur
4% de la teo konsumita de la britoj estis produktitaj en Hindio,
sed en 1903 la procento levighis al 59%. La chinoj ne sciis,
kial tio okazis. Tiam nur dekono de la teo konsumita de la
okcidentanoj estis produktita en Chinio.
Tasko
Por
sin miksi inter chinojn
Sekreta
transporto
|