Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Pri rughverta gruo

Gruo en historio

de WA NA

     Kulturo de gruo burghonis antau 3000 jaroj. En "Libro de Odoj", la unua plena kolekto de poemoj de Chinio antau 3000 jaroj, trovighas poemo "Bleko de Gruo". Oni komparis gruon, kiu vivas en herbaro kaj bele kantas en sovaghejo, kun virta ermito.

     Gruo havas neghblankan plumaron kaj sveltan korpon, kaj pro tio ghi farighis spirita strebado de nobeloj je nobla virto. Ili bredis gruojn por aprecado. Regho antau 2000 jaroj tre shatis gruon kaj nomumis la bredatajn gruojn je diversaj oficoj kaj traktis ilin kiel korteganojn. Kiam li ekskursis, li elektis grupon da gruoj, por ke ili flugu antau kaj malantau lia chevalcharo.

     En la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino konservighas tre valora bronza krucho kun desegnoj de lotusfloro kaj gruo. Ghi estas la plej antikva bronzajho ornamita per desegno de gruo. La gruo staras sur lotusfloro, kiu estas sinonimo de sankteco kaj nobleco. Apenau gruo aperis en kulturo, mistera koloro kaj nobla virto estis enkorpigitaj en gruo.

Fea birdo en chiela regno
Anekdotoj pri gruobredo en la antikveco
Simbolo de rango