Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Pri rughverta gruo

Fea birdo en chiela regno

de WA NA

     Turnigho de natura estajho al diajho estis la unua impeto de kulturo de gruo. Antau chirkau 2000 jaroj gruo en arta verko farighis fea birdo en chiela regno kaj estis diigita.

     Multaj antikvuloj aspiris senmortecon kaj chiel-iron de sia animo au ech tiun de sia karno. Gruo flugas gracie kaj elegante kaj havas bazajn karakterizajhojn de feo, kaj povas vivi pli ol 60 jarojn, pli longe ol aliaj birdoj. Vivdauro de 60 jaroj ne estas longa por la nuntempuloj, sed tiu en la antikveco estis tre longa kaj enviinda.

    Pro la longa vivdauro de gruo oni eknomis ghin fea gruo.

Gruo en historio
Anekdotoj pri gruobredo en la antikveco
Simbolo de rango