Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Pri rughverta gruo

Anekdotoj pri gruobredo en la antikveco

de WA NA

     La figura arto de gruo en folkloro montras originalan kulturan enhavon kaj havas kompare altan ideologian kaj artan valoron. De la 7-a ghis la 14-a jarcento multaj literatoroj esprimis sian penson pere de priskribo de gruo, kio prosperigis la literaturon kaj pentrarton pri gruo. La figuro de gruo montrighis en tre multaj formoj, kaj amikeco inter gruo kaj literatoroj rakontighis de generacio al generacio. Chio tio markis novan etapon de transiro de diigo al artigo de gruo.

     De tiam gruo kaj pino preskau chiam kune aperis en pentrajhoj. En la mondo ekzistas 15 specoj de gruo, sed 13 el ili ne povas resti sur arbo. Sed en pentrajhoj gruo ofte staras sur pino, kio devenis de imago de verkintoj. Ambau pino kaj gruo vivas longe, kaj ilia kuna apero en sama verko markas perfektecon kaj simbolas longvivecon.

     Inter la rakontoj pri gruo elstaras tiu pri poeto-gruomaniulo en la 14-a jarcento. Li tre amis gruojn kaj umearbon. Li prenis umearbon sia edzino kaj gruojn siaj infanoj. Li ermitis che lago kaj sin klinis super kulturado de umefloroj kaj bredado de gruoj. Kiam li foiris de la hejmo, la gruoj gardis la domon, kaj kiam venis vizitantoj, la gruoj elflugis por revenigi lin. Kiam li vidis shvebantajn gruojn, li tuj iris hejmen por akcepti gastojn.

     Ekzistis multaj verkoj speciale pri vivo, bredado kaj mitoj de gruoj.

Gruo en historio
Fea birdo en chiela regno
Simbolo de rango