De la 14-a jarcento rapide kreskis la loghantaro de Chinio kaj pli
kaj pli malvastighis la areo por vivo de gruoj. Gruo farighis rara
birdo. En tiu tempo gruo estis ne nur bredata en kortego, sed ankau
transformita en modelon de artajhoj, kaj bronzaj gruoj en diversaj
pozoj farighis ornamajhoj en palacoj kaj ghardenoj de imperiestroj.
En Qing-dinastio (1644-1911) gruo farighis emblemo sur vesto de
unuaranga kortegano. Levo de rughverta gruo al la pozicio nur malpli
alta ol tiu de drako kaj fenikso estas refoja impeto de kulturo
de gruo.
Gruo
en historio
Fea
birdo en chiela regno
Anekdotoj
pri gruobredo en la antikveco
|