Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Ghingis-Hhano

de WA NA

    Ghingis-Hhano (1162-1227), fondinto de la Mongola Imperio, nomighis Temughin. Li estis eminenta strategiisto kaj politikisto. Li devenis de aristokrata familio de klano Borjhijin kaj en sian infaneco jam montris saghecon kaj kuraghon.

    Temughin kreskis en ekstreme malbona medio. Chirkau 1170 lia patro, unu el la mongolaj tribestroj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis miskomprenata kaj malamike traktata. Li kaj liaj patrino kaj fratoj vivis malfacile. Miskomprenate de la tribo, la familio transloghighis al malproksima loko. Ili estis malrichaj kaj en vintro sin vivtenis per chasado. Malfacila vivo hardis Temughin kaj li farighis firmvola kaj sentima.

    En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Temughin titolis sin hhano (signifanta reganton de tribestro) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenajhon Hulun-Boir. En 1204 li farighis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenajho. En 1206 li estis elektita Granda Hhano de Mongolio. Li fondis la Mongolan Hhanejon kaj titolis sin Ghingis-Hhano.

    Post fondigho de la hhanejo la limoj inter la triboj estis forigitaj kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj triboj unuighis en unu landon.

    Post sia surtronigho Ghingis Hhano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion. En la 13-a jarcento la chefaj feudismaj landoj frontis seriozan socian krizon, kaj tio pretigis kondichojn favorajn al li por grandskala milita ekspansio.

    En 1219 Ghingis Hhano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis Hungarion kaj konkeris Mez-orienton kaj sudan Rusion.

    Por firmigi sian regadon super la unuigita lando, Ghingis Hhano ellaboris sistemojn de milito, politiko kaj legho, publikigis kodon celantan normalan ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan tra la tuta lando. Chiuj liaj faroj ludis progresan rolon en la disvolvigho de la mongola socio.

    Ghingis Hhano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio de 1227, en la agho de 65 jaroj.

    Lia nepo Kublajo fondis Yuan-dinastion (1206-1368).

    Ghingis Hhano mortis, sed neniu audacis atenci Mongolion. Kublajo senchese ekspansiis al la sudo de Chinio kaj fine unuigis Chinion. Li prenis Pekinon chefurbo kaj titolis sian landon Yuan en 1271.

Rilataj artikoloj:
Koncize pri la Stepo de Interna Mongolio
Ekspozicio pri protektado de herbejoj
Kial degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?
Virinoj de herbejoj