Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Qin-dinastio

de WA NA

    Surtronighinte, Ying Zheng, regho de Qin-regno, komencis grandskalan aneksan militon kontrau aliaj regnoj kaj en 230-221 a.K. li pereigis la regnojn Han, Zhao, Wei, Chu, Yan kaj Qi kaj unuigis la tutan Chinion.

    Lia unuigo de Chinio finis la longatempan separatisman regadon, kio estis tre utila al la popola vivo kaj socia produktado kaj konformis al la komuna deziro de chiuj etnoj. Post la unuigo la teritorio de Qin-imperio multe superis tiun de la antauaj dinastioj.

    En la komenco de Qin-dinastio la politiko de ghia regantaro malhelpis reformadon kaj disvolvon de la politika, ekonomia kaj kultura sistemoj. Ghia kruela regado kauzis grandan suferon al la popolo kaj ghiaj pezaj impostoj, milita servado kaj pezaj servutoj malhelpis la popolan vivon. La rigoraj leghoj praktikataj de Qin-kortego kaj ghia kruela regado finfine kauzis grandskalan insurekcion de civitanoj, la unuafojan en la china historio, kaj la militado kondukis la dinastion Qin al pereo.

 

Gravaj metodoj de Qin-kortego
Per leghoj firmigi sian potencon
Insurekcio de Chen Sheng kaj Wu Guang