Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Tie estis la antikva reghlando Guge

    Ali-regiono de Tibeto altas 4000 metrojn super la marnivelo kaj estas fama "senhoma regiono". Malgrau tio sur la plej okcidenta ekstremo de la loko staras impona ruino de antikvaj domoj, temploj kaj kavernoj. Ghi estas antikva reghlando Guge fama en la historio de Tibeto.

    En la unua duono de la 10-a jarcento la reghlando Guge mirakle aperis sur Ali-altebenajho kaj dauris pli ol 700 jarojn. La reganteco heredighis de 28 generacioj kaj en la plej prospera periodo la loghantaro de la lando atingis 200 mil. Sed en la 1635-a jaro la reghlando abrupte malaperis kaj postlasis enigmon. Antau chirkau 100 jaroj chinaj kaj fremdlandaj specialistoj venis al Ali por esplori kaj studi cele solvi la enigmon kaj iom post iom malkovris la misteran vualon de la antikva reghlando.

Posteulo de Sunzamkampo fondis la reghlandon Guge
Ruino de granda chefurbo sur la Altebenajho Ali
Milito kaj epidemio pereigis la reghlandon