La
7-an de majo 1992, altrangaj specialistoj de Unesko vizitis Zhangjiajie.
Ili serioze esploris la lokon kaj kun neretenebla ghojo admiris:
"Ho, kiel belegaj la pejzaghoj! Mirinde belegaj!" Ili opiniis, ke
Zhangjiajie komplete konformas al la kondichoj postulataj por esti
"monda heredajho" dank' al siaj belaj naturaj pejzaghoj, bone konservita
ekologia sistemo, harmonia kunigho de la naturaj kaj kulturaj objektoj.
Post nelonge la loko estis enlistigita en la nomaron de mondaj heredajhoj.
La nomita heredajho
kortushis multajn vizitantojn. Japana pentristino diris: "Antaue
mi pensis, ke la chinaj pejzaghaj pentrajhoj estas el fikcioj, sed
nun mi estas certa, ke Chinio vere havas mirindajn pejzaghojn. Zhangjiajie
mem estas kolosa pentrajho!" S-ro Shen Congwen, fama verkisto el
okcidenta Hunan-provinco, diris: "Zhangjiajie estas ideala loko
por poetoj. Tie chio estas poezia."
Fakte Zhangjiajie
estas ne nur poezia pitoreskejo, sed ankau valora donaco de la naturo
por la china nacio kaj la tuta homaro. Ghiaj charmaj montoj, klara
akvo, raraj bestoj kaj prosperaj arbaroj estas nemankigeblaj por
la medio de la homa vivo. Tial en la tempo, kiam la ekologio de
la tero alfrontas dangheron kaj la homoj unuvoche alvokas por protekti
la ekologian medion, mi vizitis la lokon kaj klare ekkonis ghian
valoron kaj konsciis la homan devon ghin protekti.
Loko
plena de mirindaj pejzaghoj
Verda
mondo
Montanoj
|