Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Iom pri la gubernio Jiayu

de GE TING kaj WANG HUI

    La gubernio Jiayu fondighis en la jaro 280 en la dinastio Okcidenta Jin (265-317). La loko estis antikva batalejo de la Tri Regnoj (220-280) kaj garnizonejo de Yue Fei, nacia heroo de la dinastio Suda Song (1127-1279).

    Situante che la suda bordo de la meza parto de Yangzi-rivero, la gubernio Jiayu kun 360 mil loghantoj areas 1017 kvadratajn kilometrojn kaj najbaras norde al Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco. En Jiayu smeraldas lagoj nepolucitaj kaj verdas montoj chirkauitaj de akvo, en kiu vivas kraboj, fishoj kaj diversaj akvovegetaloj. Ghuante la renomon de "lando de rizo kaj fishoj sude de Yangzi-rivero", Jiayu estas unu el la lokoj plej frue malfermitaj al la ekstera mondo kaj grava bazo de la shtata ekonomia ekspluatado.

    Jiayu abundas je oro, karbo, kupro, fero, mangano, aluminio k.a. La unua prospektorado montris, ke tie rezervighas pli ol 40 tunoj da oro, t.e. la loko estas la plej granda laterita orminejo en Azio.

    En Jiayu viglas ne nur kulturado de legomoj kaj bredado de akvoproduktajhoj kaj kortobirdoj, sed ankau tekstila industrio kaj tiuj de konstruaj materialoj, manghajh- kaj vinfarado ktp.

Fotoj pri la Unua Paizhouwan-a Kraba Festivalo en Jiayu
Paizhouwan hodiau
En gubernio de krabo
Jiayu moderna