Oni
ne scias, kiu la unua manghis krabon, sed mi povas diri, ke mi apartenas
al la unuaj cheestantoj de kraba festivalo en Chinio. La Unua Paizhouwan-a
Kraba Festivalo okazis la 21-22-an de septembro 2001 en la gubernio
Jiayu, Hubei-provinco, Chinio. La festivalo celas diskonigi la Paizhouwan-an
produkto-markon, venigi investadon, akceli kulturan intershanghon,
ekonomian kaj komercan kunlaboron kun la ekstera mondo.
Dum
la festivalo okazis artfajrajha vespero, arta prezentado, ekspozicio,
vizito al produktaj bazoj, intertraktadoj komercaj. Intertempe oni
faris pli ol 20 interkonsentojn pri komercaj investoj, kies totala
sumo superis 234.65 milionojn da juanoj (ch. 8.3 juanoj = unu usona
dolaro).
La festivalo estis lanchita de la Hubei-a Akvoproduktajha Departemento
kaj okazigita de la gubernia registaro. Hubei estas konata kiel
"provinco kun mil lagoj" kaj Jiayu kiel "gubernio
de kraboj".
Fotoj
pri la Unua Paizhouwan-a Kraba Festivalo en Jiayu
Iom
pri la gubernio Jiayu
Paizhouwan
hodiau
Jiayu
moderna
Zhou
Baosheng transformis sian vilaghon
|