Mi
amas Jiayu kun charma naturo ne nur pro tio, ke ghi estas mia naskighloko,
sed ankau pro la lokanoj, kiuj chiam afablas al la aliaj kaj diligente
laboras.
Mi sentas
felichon vivante en tia loko kaj inter tiaj popolanoj. Mi bone memoris,
ke en 1998 la terura superakvo inundis Paizhouwan de Jiayu. Tiam
popola armeo venis helpi la suferantojn de inundita loko. La heroajhoj
de soldatoj multe inspiris kaj kuraghigis la lokanojn en batalo
kontrau superakvo.
Post
la katastrofo Jiayu-anoj plenenergie plonghis en rekonstruadon de
sia hejmloko. Dank' al ilia diligenta kaj pena laborado kaj la subteno
de la registaro, la inundita loko estis riparita en mallonga tempo
kaj la tuta gubernio ekmontris sian novan aspekton. Chie chi belas
novaj etaghdomoj, radias trafika reto el larghaj asfaltitaj shoseoj
kaj funkcias entreprenoj de altteknologio.
Por
faciligi transportadon de lokaj produktajhoj, kiaj akvoproduktajhoj
kaj legomoj, Jiayu-anoj konstruis shoseojn laulonge de rivero, ghis
bordoj de lagoj kaj kampoj. Dank' al tio la produktajhoj de Jiayu
rapide transportighas aliloken, tuj vendighas en diversaj lokoj
en kaj ekster Chinio. Tio evoluigas la ekonomion de Jiayu kaj plirichigas
la kamparanojn. Iuj kamparanoj de
Jiayu
iras al kamplaboro per motorciklo kaj interkomunikighis per poshtelefono.
Dum
konstruado de la gubernio, la loka registaro neniam forgesis edukadon
de junaj Jiayu-anoj. En nia gubernio la plej belaj kaj novaj domoj
estas lernejoj. Respondeculoj de la registaro diris, ke por la prospero
de dek jaroj oni devas konstrui shoseojn, por tiu de cent jaroj
planti arbojn kaj por tiu de mil jaroj kulturi infanojn.
Jes,
ni junaj Jiayu-anoj estas favorataj. La registaro kaj la maljuna
generacio kune investis por konstrui al ni belajn kaj komfortajn
lernejojn kun modernaj instalajhoj. Dank' al tio, ni povas lerni
en aparte komforta klaschambro. Kiel estontaj laborantoj de Jiayu,
ni pretas diligente labori por daure konstrui nian hejmlokon pli
moderna kaj pli bela.
Fotoj
pri la Unua Paizhouwan-a Kraba Festivalo en Jiayu
Paizhouwan
hodiau
Iom
pri la gubernio Jiayu
En
gubernio de krabo
|