|    S-ro 
              Zhang Hongjun plurfoje telefonis al la amikoj por donaci sian malnovan 
              koloran televidilon de 21 coloj, sed liaj amikoj, ne atendinte la 
              finon de lia parolo, komencis plendadon, char ankau ili havas la 
              similan intencon.      
              Zhang diris al mi, ke tio estas lia tria televidilo. Antaue li tre 
              facile fordonis sian televidilon, sed chi-foje li renkontis malfacilon, 
              kvankam tiun televidilon li uzis nur 3 jarojn, tamen neniu volis 
              akcepti lian donacon.      
              Ghenerale oni povas vendi la malnovajn televidilojn al brokantisto, 
              sed kontrau tre malalta prezo, tial Zhang preferis donaci sian televidilon 
              al amiko.  En chinaj urboj la chagreno, simila al tiu de Zhang, estas ofta. 
              Lau materialo de la Shtata Statistika Administracio, en Chinio socio 
              estas 370 milionoj da televidiloj, 150 milionoj da fridujoj kaj 
              190 milionoj da lavmashinoj. Tiuj elektraj aparatoj plejparte aperis 
              en la meza au posta periodo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. 
              De tiam forpasis la uzperiodo de dekkelkaj jaroj, tial de 2003 chiujare 
              almenau 5 milionoj da televidiloj, 4 milionoj da fridujoj, 6 milionoj 
              da lavmashinoj kaj pli grandnombraj komputiloj estos eluzitaj.
      
              Nun la problemo pri la rapide kreskanta kvanto de elektrona rubo 
              chagrenas ne nur Zhang kaj liajn amikojn, sed ankau la chinan registaron.  
              Primitiva 
                traktado de la elektrona ruboKiu 
                devas trakti la rubon?
 Leghodonado
   |