Jinan,
chefurbo de Shandong-provinco, estas nomata ankau fonta urbo pro
multaj fontoj.
72
el la fontoj de la urbo ghuas renomon, kaj la plej famaj el ili
estas Shpruca, Perla, Nigratigra kaj Kvindraka Fontoj. La fontoj
fluas en la nordon de la urbo kaj formis Daming-lagon. Responde
al la pitoreska lago, Milbudha Monto en la sudo de la urbo konkure
beligas la urbon. La dolcha fontoakvo dotis la urbon per delikata
karaktero kaj granda vivipovo.
Parko
de Shpruca Fonto
Daming-lago
Milbudha
Monto
|