Mi
ekkonis la urbon Dali de la filmo "Kvin Oraj Floroj",
kiun mi rigardis en la infaneco, sed tiam mi ne sciis ghui la belajn
pejzaghojn de Cangshan-monto kaj Erlai-lago, nur nebule opiniante,
ke la heroino Ora Floro estas tre bela. De tiam jam forpasis jardekoj
kaj finfine mi havis la shancon viziti la Fonton Papilio kaj rigardi
la tieajn knabinojn.
La
shoseo de Kunming al Dali estis ebena kaj che la vojo estis verdaj
montoj kaj klaraj riveroj kaj lagoj, tial en ghoja babilado rapide
forpasis 4 horoj kaj ni atingis Xiaguan
de Dali. Oni diris, ke estas allogaj la vento en Xiaguan, floroj
en Shangguan, negho sur Cangshan-monto kaj luno super Erlai-lago.
En Xiaguan ni prenis faman pladon koko vaporumita per speciala poto
kaj komencis la vojaghon en Dali. En la okuloj de turistoj chiu
baj-a knabino en Dali estas Ora Floro kaj chiu knabo Akcipitro,
kiuj estas geherooj en la filmo "Kvin Oraj Floroj". Chicheronino
kondukis nin al baj-aj
loghdomoj, por ghuigi al ni kanton kaj dancon de baj-aj
geknaboj. Dum tetrinkado ni ghuis la naciajn kanton kaj dancon.
La junaj geaktoroj en sia prezentado bone manifestis la romantikajn
trajtojn de la nacio. Intertempe ili prezentis al ni kukon kaj shanghis
tetasojn. Ilia bela prezentado kaj varma servado ricevis aplaudadon
de la turistoj kaj la teo tre plachis al mi, char la teo estis miksita
per fromagho kaj juglandaj nuksoj. Mi tre shatis tiun aroman kaj
dolchan teon.
Forlasinte
la loghdomon, ni veturis ch. 10 minutojn kaj atingis la faman Fonton
Papilio. Antau la vizito oni diris al mi, ke la fonto ne estas vizitinda,
char tie vidighas nur malgranda fonto kun malmulte da papilioj,
sed mia opinio estis tute malsama. Oni vizitas la fonton ne por
vidi buntajn papiliojn, sed por serchi la senton kaj sperti, kiel
Ora Floro kaj Akcipitro en la filmo hazarde renkontighis che la
fonto kaj enamighis. La romantika rakonto pri amo cirkulas en la
loko kaj kortushas la popolon.
La
tri pagodoj de Chongsheng-templo estas marko de la urbo. Tie de
malproksime vidighas la tri blankaj pagodoj, starantaj che la montpiedo
de Cangshan. Rigardate de malproksime la tri pagodoj aspektas svelte
kaj delikate kaj la meza pagodo komplete konformas al la proporcio
de la teorio pri sekco de oro. Ghi, pli ol 60 metrojn alta, estas
bela kaj impona. La du malpligrandaj pagodoj post ghi elspiras historiajn
trajtojn.
La
antikvaj urbaj kvartaloj de Dali trovighas malpli ol 2 kilometrojn
for de la tri pagodoj. Tie etendighas fremdula strato, mallargha
kaj malpli ol 200 metrojn longa kun multaj butikoj. La butikoj vendas
diversajn meti-artajhojn kun nacimalplimultaj trajtoj kaj krom tio
tie estas ankau multe da bufedejoj, kafejoj kaj europstilaj restoracioj.
Eksterlandaj turistoj arope sidis en lianaj seghoj kaj ghueme trinkis
bieron kaj kafon. Che la sunsubiro apreci kulturon kaj naciajn morojn
en la antikva orienta lando estas vera ghuo por la eksterlandanoj.
Tie vidighas ne nur fremduloj, sed ankau ne malmulte da junaj chinoj.
Rilataj
artikoloj:
La
kvar pejzaghoj de Dali
Tri
pagodoj en Dali
Dali,
fama kultura urbo de Chinio
|