La
Fajra Monto en la norda parto de Turpan-baseno longas 100 km oriente-okcidente
kaj larghas 10 km sude-norde, je 500 m super la marnivelo. La monto
chefe el rughaj sabloshtonoj brilas sub arda suno, kvazau flamo,
tial oni nomas ghin Fajra Monto. Fama poeto de Tang-dinastio (618-907)
Cen Shen priskribis en sia poemo la pompan spektaklon de la monto,
ghiajn flamojn kaj nubojn. Fama china mita romano "Pilgrimado
al la Okcidento"
priskribas, kiel Bonzo Tang kaj liaj dischiploj estis malhelpataj
survoje al la Okcidento che la Fajra Monto kaj lia dischiplo Sun
Wukong heroe batalis kontrau Bovo-Regho kaj lia edzino, kio pliigis
la romantikan koloron de la monto.
Vinbera
Valo
Subtera
irigacia sistemo
Antikva
urbo de Gaochang
Antikva
urbo Jiaohe
|