Jiaohe
trovighas en la distrikto Yarhu, je 10 km okcidente de Turpan. Ghiaj
restajhoj plejparte estas konstruajhoj de Tang kaj sekvantaj dinastioj.
Ghi estis oblonga, sen muroj. Ghi longis 1000 metrojn kaj larghis
300 metrojn. Sude de ghi estas vojo kondukanta rekte al ghiaj kvartaloj.
Interne de ghi estas strato 350 metrojn longa kaj 3 metrojn largha.
Ambauflanke de la strato estis alta kaj dika muro el tero. Malantau
la muro estis pluraj kvartaloj dividitaj de stratoj. Che la strato
estis tri urbopartoj. En la nordokcidenta parto estas restajhoj
de temploj, tie staras divesspecaj budhismaj pagodoj kun diverspozaj
budhaj statuoj en la nichoj. La nordorienta parto estis loghkvartalo.
Tie trovighas multe da kortoj. Nun tie vidighas ne nur ruinoj de
domoj, sed ankau sekco de la kortoj, lokoj de fenestroj kaj pordoj.
En la sudorienta parto la konstruajhoj estis serioze detruitaj.
Tie tamen trovighas ankorau granda konstruajho kompare bone konservita
kun klaraj postsignoj de haloj, lukoj, verandoj, aleoj
kaj shtuparoj. Tio impresas, ke tie estis la politika centro de
la urbo Jiaohe. Norde de la strato estis budhisma templo, la plej
granda konstruajho de la urbo. Ghi komplete el brikoj kaj tegoloj
estas rara en la urbo. Antaue tie oni trovis tegment-randajn tegolojn
kun gravuritaj lotusfloroj. En la urbo estas multe da tegolpecoj.
En 1901 tie oni trovis volumon da lotusflora sutro faritan en 722.
Krom tio, en la antauurbo de Jiaohe estas ankau tombaroj de Cheshi
kaj Gaochang. La urbo travivis multajn jarojn de Tang-dinastio ghis
Yuan-dinastio. Ghi havas grandan valoron por esplori la arkitekturon
kaj dispozicion de la urbo.
Fajra
Monto
Vinbera
Valo
Subtera
irigacia sistemo
Antikva
urbo de Gaochang
|