Gaochang
trovighas oriente de Turpan je 40 km. Jam en la Okcidenta Han-dinastio
tie garnizonis militistoj kaj la garnizonado dauris 15 jarcentojn.
La antikva urbo Gaochang areis 2 milionojn da kvadrataj metroj kaj
ankorau vidighas la ruino de la urbomuroj el ramita tero. La urbo
estis kvadrata kun perimetro de 5 km. Ghi konsistis el la ekstera,
interna kaj palaca urboj kaj la arangho similis al Chang'an en Tang-dinastio.
La konstruajhoj en la interna urbo dislokighis dense. En ghia sudokcidenta
parto estas ruino de templo kun areo de 10 mil kvadrataj metroj.
La templaj pordoj, haloj, pagodoj kaj budhaj nichoj estas bone konservataj.
En la interna urbo
estas alta teraso, kie trovighas konstruajho 15 m alta. Chiuj tieaj
konstruajhoj estis el ramita tero kaj adoboj kun volbformaj pordoj
kaj fenestroj, tre similaj al tiuj de la konstruajhoj de la hodiaua
Turpan.
Fajra
Monto
Vinbera
Valo
Subtera
irigacia sistemo
Antikva
urbo Jiaohe
|