La
Vinbera Valo kushas che la piedo de la Fajra Monto, je 10 km nordoriente
de la urbo Turpan. Ghi estas valo 7 km longa kaj 2 km largha. Neghakvo
kondikita de Tianshan-montaro fluas en ghi. Sur la montodeklivoj
ambauflanke de la valo sternighas vinber-ghardenoj unu post alia.
Chie regas verdajhoj, kvazau senlima maro. Sur la senlimaj verdaj
montodeklivoj prosperas persikarboj, abrikotarboj,
pirarboj, morusarboj, pomarboj, granatarboj, figarboj kaj aliaj.
Jen aperis antau ni aparte bela vidajho: En la densa ombro staras
kalkitaj domoj kaj che la montodeklivoj estas domoj por ventsekigi
vinberojn. Somere la valo estas tre agrabla pro malvarmeteco. Tial
ghi estas ideala loko por eviti la ardon de la Fajra Monto. En la
feriaj tagoj tie estas multe da turistoj.
La
valo famas pro siaj bonkvalitaj vinberoj. Tie kreskas vinberujoj
sur 300 hektaroj da tero kaj chiujare ili produktas pli ol mil tunojn
da vinberoj.
Fajra
Monto
Subtera
irigacia sistemo
Antikva
urbo de Gaochang
Antikva
urbo Jiaohe
|